Kumrovec [kûmroʋet͡s]) estas pitoreska vilaĝo en la centra parto de Kroatio, parto de la Krapina-Zagorje provinco, ĉe la rivero Sutla, apud la Kroatia-Slovenia limo.

Kumrovec
Naskiĝdomo de Josip Broz Tito
Naskiĝdomo de Josip Broz Tito
Naskiĝdomo de Josip Broz Tito
municipality of Croatia

Blazono
Administrado
Ŝtato Kroatio
Distrikto Krapina-Zagorje
Poŝtkodo 49295
Telefonkodo (+370) 319
Retpaĝaro www.kumrovec.hr
Demografio
Loĝantaro 1 588 (komunumo)  (2001)
Loĝdenso 99 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 4′ N, 15° 40′ O (mapo)46.06666666666715.666666666667Koordinatoj: 46° 4′ N, 15° 40′ O (mapo)
Alto 179 m [+]
Areo 16 (komunumo)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Kumrovec (Kroatio)
Kumrovec (Kroatio)
DEC
Kumrovec
Kumrovec
Situo de Kumrovec

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kumrovec [+]
vdr

La komunumo de Kumrovec havas 1 588 loĝantojn (2011), sed la vilaĝo mem nur 267[1]. Kumrovec estas la naskiĝloko de marŝalo Josip Broz Tito (1892-1980), la prezidento de antaŭa Jugoslavio.

La vilaĝo estas malgranda sed ĝia populareco dum la tempo de antaŭa Jugoslavio estis granda. Ĉiuj kiuj pasis aŭ restis en Kumrovec devis viziti la domon kie Tito naskiĝis.

Geografio redakti

Kumrovec situas proksime de la Kroata-Slovena landimo kaj je ĉirkaŭ 45 kilometroj de la kroata ĉefurbo Zagrebo.

Vizitindaĵoj redakti

Etnologia Muzeo redakti

La malnova parto de Kumrovec enhavas la Etnologian Muzeon “Staro Selo” (Malnova Vilaĝo) kun 18 tre bone konservitaj vilaĝaj domoj, montrante konstantan ekspozicion de artefaktoj rilate al la vivo kaj laboro de kamparanoj el Zagorje dum la 19-a/20-a jarcento. La rekonstruo kaj reornamado de tiuj domoj ekis en 1977. Ĝis nun 40 domoj kaj farmejoj estas renovigitaj, kio faras ke Staro Selo estas la plej vizitinda loko de tia speco en Kroatio. Vizitantoj povas vidi permanentajn etnologiajn ekspoziciojn kiel la Zagorje-stila geedziĝo, la vivo de novgeedzoj, de kanabo al tolo, forĝeja manlaboro, kartskriba manlaboro, potfarado, de greno al pano, ktp. Speciala vidindaĵo de la vilaĝo estas la naskiĝdomo de la prezidento de antaŭa Jugoslavio – Josip Broz Tito, kun monumento.

Naskiĝdomo de Josip Broz Tito redakti

 
Statuo de Tito en Kumrovec, farita de la artisto Antun Augustinčić (1900-1979)

La naskiĝdomo de Josip Broz Tito (konstruita en 1860 kiel la unua brika domo en la vilaĝo) videblas en la Memora Muzeo de Marŝalo Tito, malfermita en 1953. La muzeo ankaŭ estas grava por la loka folkloro. Apud la domo estas la bronza statuo de marŝalo Tito (farita de A. Augustincic, 1948).

Famulo redakti

En la iama Kumrovec naskiĝis prezidinto Josip Broz Tito.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. "Population by Age and Sex, by Settlements, 2011 Census: Kumrovec", 2011. Zagrebo: Kroata Statistika Buroo. Decembro 2012.