Kumuluso

genro de nuboj

Kumuluso[1] (latine cumulus, mallongigo: Cu) estas nomo de nuboformo. La klasika, neintermiksebla "bildlibra nubo" kun sia preskaŭebena subflanko kaj brile blankaj florbrasikaj kapoj je la supera flanko konsistas el akvogutoj kaj troviĝas en la malsupraj nubetaĝoj.

Klasifiko redakti

Laŭ la Internacia Nubatlaso, la genro kumuluso enhavas la jenajn kvar speciojn:

  • La malalta kumuluso (latine Cumulus humilis, mallonge Cu hum) estas plata kaj malalta; ĝi signifas bonan veteron.
  • La mezalta kumuluso (latine Cumulus mediocris, mallonge Cu med) estas pli alta ol la malalta kumuluso, kun pli da vertikala disvolviĝo.
  • La kunkolektita kumuluso (latine Cumulus congestus, mallonge Cu con) aspektas simile al la florbrasiko kaj estas pli alta ol la mezalta kumuluso.
  • La fraktoa[2] kumuluso (latine Cumulus frāctus, mallonge Cu fra) havas neregulan, malglatan formon. (Arkaike oni nomis tiun specion fraktokumuluso.)

La ununura vario de la genro kumuluso agnoskita de la Internacia Nubatlaso estas la jenon:

  • La radiata kumuluso (latine Cumulus radiātus, mallonge Cu ra) formiĝas laŭ linioj paralelaj al la ventodirekto; radiata kumuluso estas ofte mezalta.

La kumuluso povas montri la jenajn suplementajn trajtojn:

  • Verga kumuluso (latine cumulus virga, mallonge Cu vir) havas precipitaĵon, kiu tamen ne atingas la tersurfacon kaj tial aspektas simile al vergoj; tia precipitaĵo nomiĝas fantompluvo.
  • Precipitanta kumuluso (latine cumulus praecipitātiō, mallonge Cu pra) havas precipitaĵon, kiu atingas la tersurfacon.
  • Fluktuanta kumuluso (latine cumulus flūctus, mallonge Cu flu) havas ondoformon per la nestabileco de Kelvin-Helmholtz. Trovebla en la specio malalta kumuluso.
  • Arka kumuluso (latine cumulus arcus, mallonge Cu arc). Malofta.
  • Tuba kumuluso (latine cumulus tuba, mallonge Cu tub). Maloftega.

Bildaro redakti

Historio redakti

La kumuluso estas unu el la sep originalaj nubgenroj proponitaj de Luke Howard en 1803,[3] kune kun la ciruso, la stratuso, la cirusstratuso, la ciruskumuluso, kaj du ne plu uzataj genroj (kumulusstratuso, nimbuso). La nomo "kumuluso" devenas de la latina vorto cumulus, kiu signifas ariĝon aŭ stakiĝon.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti