Kunaĵo

operacio sur du aroj
(Alidirektita el Kunigaĵo)
Ĉi tiu artikolo temas pri operacio sur aroj nomata "kunaĵo" aŭ "unio". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Unio.

La kunaĵo[1][2]kunigaĵo[3] de du aroj A kaj B estas la aro, kiu entenas precize tiujn elementojn, kiuj apartenas aŭ al A aŭ al B. La notacio por kunaĵo de A kaj B estas A ∪ B (legu a kun boa aŭ bo):

Pli ĝenerala nocio estas kunaĵo de arbitra familio de aroj:

Formala difino redakti

Por familio de aroj  , la kunaĵokunigaĵo   estas la jena aro:

 .

Se la familio de aroj konsistas el nur du aroj   kaj   (elementoj de la familio), tiam la kunaĵo (aŭ kunigaĵo)   estas la aro, tia ke elemento   apartenas al   se kaj nur se

  • x apartenas al  
  • x apartenas al  .

La konjunkcio "aŭ" tie ĉi estas ne-ekskluziva; elementoj, kiuj estas en ambaŭ aroj, estas en la kunaĵo.

Speciale, se la indica aro   estas malplena aro, tiam ankaŭ la kun(ig)aĵo de nul aroj estas malplena aro:

 .

Ecoj redakti

La kunigo de aroj estas komuta (kio ne tuj evidentas el la prepozicio "kun") kaj asocia.

Ekzemplo redakti

Ekzemple la kunaĵo el la aroj {1,2,3} kaj {2,3,4} estas {1,2,3,4}. La nombro 9 ne apartenas al la kunaĵo de la aro de primoj {2,3,5,7,11,...} kaj la aro de paraj nombroj {2,4,6,8,...}, ĉar 9 estas nek primo nek para nombro.

Referencoj redakti

  1. R. Hilgers, Yashovardhan k.a. EK-Vortaro de matematikaj terminoj (vol. 4 en Eŭropa Serio: Sennaciigita Scienco), Eŭropa Klubo, FEoLL-Institut für Kybernetische Pädagogik, Paderborn, 1980, ISBN: 3-88064-080-7
  2. Reta Vortaro: kun/aĵo
  3. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: kun/ig/aĵ/o

Vidu ankaŭ redakti