Kunmetado estas ripeta aŭ daŭra ago meti kune plurajn elementojn por formi tutaĵon.

En la lingvistiko, kunmetado signifas manieron krei novajn vortojn, kiu konsistas el pluraj morfemoj.

Parolante pri la Esperanta gramatiko, oni kutime nur uzas la vorton kunmetado kiam temas pri kunmetado de radikoj. La ĝeneralan kunmetadon (kune kun prefiksado kaj sufiksado) oni plej ofte nomas vortfarado.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.