Kunoy (dane Kunø) estas insulo en nordorienta parto de Ferooj, inter Kalsoy kaj Borðoy.

Kunoy
insulo
Akvejo Atlantika oceano
Insularo Ferooj
Geografia situo 62° 18′ 16″ N, 6° 39′ 12″ U (mapo)62.304444444444-6.6533333333333830Koordinatoj: 62° 18′ 16″ N, 6° 39′ 12″ U (mapo) f1
Situo de Kunoy
Situo de Kunoy

Map

Areo 35,5 km² f4
Plej alta loko Kúvingafjall
830 mf5
Loĝantaro 157 (1-a de januaro 2007)
4,4 loĝ./km²
Mapo de Kunoy
Mapo de Kunoy
Rimarko averaĝe la plej alta insulo el la Ferooj
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Kunoy
 
Ruinoj de Skarð

Kunoy apartenas al regiono Norðoyar. La insulon formas sola montaro, kies kresto etendiĝas en alto de 700–830 m. Tie troviĝas la kvare kaj kvine plej altaj pintoj de Ferooj, la Kúvingafjall (830 m) kaj la Teigafjall (825 m), sed ankaŭ el la dek plej altaj pintoj troviĝas tie ses, tiel ne estas malkutima, ke la averaĝa alto de la insulo estas la plej alta el inter la insuloj de Ferooj. La plej norda pinto, la Kunoyarnakkur altas 819 metrojn kaj preskaŭ vertikale krutas al la maro, tiel ĝi estas ne nur plej alta rokmuro de ferooj, sed ankaŭ mondrilate ĝi estas alta.

Populacio redakti

Sur la insulo troviĝas du vilaĝoj: Kunoy sur la okcidenta bordo kaj Haraldssund sur la sudokcidenta bordo.

Pli frue ekzistis ankaŭ tria setlejo, nomita Skarð, sed en kristnasko de 1913 mortis ĉiu plenkreska viro, loĝinta en la setlejo. La virinoj poste translokiĝis al Haraldssund,tiel la ima setejo nun ne estas loĝata.

Sur la insulo loĝas 140-150 homoj.

Trafiko redakti

La du vilaĝojn interligas la tunelo Kunoyartunnilin, la insulon mem interligas digvojo al la najbara Klaksvík sur insulo Borðoy. Ambaŭ vojo estis konstruita en fino de la 1980-aj jaroj.