Kunsan

urbo en Sud-Koreio

Kunsan (koree 군산시, laŭ ĉinaj literoj 群山市) estas marhaveno kaj universitata urbego en Sud-Koreio.

Kunsan
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 275 155  (2015) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 59′ N, 126° 43′ O (mapo)35.978611111111126.71138888889Koordinatoj: 35° 59′ N, 126° 43′ O (mapo) [+]
Areo 37772 km² (3 777 200 ha) [+]
Kunsan (Suda Koreio)
Kunsan (Suda Koreio)
DEC
Kunsan
Kunsan
Situo de Kunsan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gunsan [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Urbodomo de Kunsan
 
Dogana domo en Kunsan

Kunsan situas sur ebenaĵo en la okcidenta parto de la lando laŭ la Flava Maro. Provinca ĉefurbo Ĝonĝu troviĝas 40 mejlojn, Seulo 178 km [1]. Insuloj de Kunsan konsistas el 16 loĝataj kaj 47 neloĝataj insuloj.

Historio redakti

Gunsan estis malgranda malriĉa fiŝkaptista vilaĝo dum la frua historio. Ekde la 14-a jarcento ĝi estis konsiderata kiel rizekspeda haveno. En 1899 la haveno oficiale malfermiĝis al la internacia komerco. Dum la japana periodo la urbo kaj la haveno rapide evoluis. La Korea milito lasis la areon relative nedifektita. Post la milito Usono okupis proksime aerbazon (konstruitan en 1923 fare de japanoj), kiu havis efikon al la urbo. La statuso de la urbo estis akirita en 1949.

Ekonomio redakti

Kunsan havas industrian zonon, kie oni produktas aŭtojn, kamionojn, ŝipojn, aliajn metalajn produktaĵojn, ankaŭ nutraĵojn. Ankaŭ libera komerca zono estis deklarita en la areo. En la apudaĵo oni kultivas rizojn, en la maro oni fiŝkaptas.

Trafiko redakti

 
Stacidomo en Kunsan

Kunsan havas aŭtovojon, signifan stacidomon, flugojn al Ĵeĵudo kaj praman trafikon al Ĉinio, ŝipoj trafikaj al la insuloj.

Klimato redakti

En Kunsan la precipitaĵoj estas jare po 1202 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter junio-septembro. La averaĝa jara temperaturo estas 12,8 °C. Inter decembro-februaro ofte frostas, en aŭgusto la averaĝa temperaturo preskaŭ atingas la 30 °C.

Vizitindaĵoj redakti

 
Historia muzeo de Kunsan
 
Domo kun japana stilo en Kunsan
  • muzika fontano
  • Proksime ĉe riverbuŝo estas la plej granda migranta birdkolonio en Koreio kun kanarbaroj. Ĝi fariĝis nacie fama pro la grandioza vido de multaj nekutimaj migrobirdoj, ĉirkaŭ 500,000 vintraj migrantaj birdoj. 360-grada observatorio funkcias.
  • urba parko
  • domoj laŭ japana stilo
  • festivalo de novjaro
  • 33-kilometrojn longa digo

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti