Kuršėnai

urbo en Litovio
Kuršėnai
blazono de Kuršėnai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato:  Litovio
distrikto: distrikto Šiauliai (ĝis julio 2010)
subdistrikta komunumo: Šiauliai
nombro de loĝantoj: 10 651 (en 2023)
areo (urbo): ĉ. 11,92 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 41
koordinatoj: 55° 59' norde, 22° 56' oriente

Kuršėnai estas urbo ene de la subdistrikta komunumo Šiauliai kaj ankaŭ ene de la distrikto Šiauliai, en la nordo de Litovio. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 10 651 loĝantoj sur areo de 11,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 928 loĝantoj/km². Ĝi troviĝas 25 kilometrojn okcidente de la distrikta centro, Šiauliai. Fakte Kuršėnai estas la plej granda urbo de la komunumo, kaj tial neoficiala centro, kvankam la administrado de la komunumo troviĝas en la urbo Šiauliai, kiu kiel insulo troviĝas meze de la komunuma teritorio, sed ne apartenas al ĝi.

Skribe la urbo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1561.

En Litovio la urbo precipe konatas pro multaj artmetiistoj, kiuj produktas argilaĵojn kaj keramikaĵojn. Tion eĉ reflektas la urba blazono, kiu montras argilan ujon. Kompreneblas, ke la urbo posedas muzeon pri keramikaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti