Kuracbanejo Széchenyi

La Kuracbanejo Széchenyi estas la plej granda kuracbanejo de Eŭropo, situa en Budapeŝto.

Kuracbanejo Széchenyi
Kuracbanejo Széchenyi
banejoSpaVarmfonta banejo
Bazaj datoj
Konstrustilo novbaroka arkitekturo • klasikismo • Novrenesanco vd
Arkitekto Győző Czigler vd
Estiĝo 1913
Malfermo 1913
Lando Hungario vd
Situo Zugló
Situo
Geografia situo 47° 31′ 6″ N, 19° 4′ 56″ O (mapo)47.51833333333319.082222222222Koordinatoj: 47° 31′ 6″ N, 19° 4′ 56″ O (mapo)
Kuracbanejo Széchenyi (Budapeŝto)
Kuracbanejo Széchenyi (Budapeŝto)
DEC
Kuracbanejo Széchenyi
Kuracbanejo Széchenyi
Situo de Kuracbanejo Széchenyi
Map
Kuracbanejo Széchenyi
Retejo http://www.szechenyifurdo.hu/
vdr
Aerfoto pri la banejo
La banejo, antaŭe parko-ĝardeno
Busto pri Vilmos Zsigmondy antaŭ la banejo

Historio redakti

En la proksima Placo de Herooj Vilmos Zsigmondy boris puton en 1868, en la sekva jaro li trovis varman akvon en profundo 970 m. Evidentiĝis profito de la varma akvo, tamen la konstruado de tiam nomata Arteza banejo komenciĝis nur en 1909 apud Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto) laŭ planoj de Győző Czigler. La plej fama hungara vitropentristo Miksa Róth kreis la fenestrojn. La inaŭguro okazis en 1913, samtempe la banejo oficiale prenis la nomon Kuracbanejo Széchenyi (origne hungare Széchenyi gyógyfürdő [sEĉEnji djodjfurdO]). Post jardekoj la banejo pligrandiĝis, tial la akvo jam ne sufiĉis. En 1938 oni faris plian puton kun profundo 1256 m. kaj 77  °C. En plena tago venis 6000 m³ da varmaj akvoj, helpe de tio ankaŭ la hejtado okazis kun varma akvo. Apud la banejo trinka domo estis konstruita, kie la gastoj aĉetis kuracakvon. En 1949 oni komencis kuracadi per ŝlimoj, poste ankaŭ similaj terapioj okazis. Ekde 1981 en la konstruaĵo hospitaleto funkcias de mateno ĝis vespero. En 1997 plenaj renovigaj laboroj komenciĝis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo fare de Kálmán Gerster estas historia monumento, parte klasikismo, parte novrenesanco kaj estas riĉe ornamita. La ornammotivoj ligiĝas al akvo (fiŝoj, konkoj, marvirinetoj, cignoj, delfenoj). La fasado estas simetria, meze estas la plej granda kupolo, la flankaj kupoloj estas iomete malpli grandaj. Meze estas la ĉefenirejo. La aloj brakumas internan korton, kie la subĉielaj basenoj funkcias. Subĉiele estas 3, interne estas 15 basenoj. Estas aparta loko por sunbanadi somere.

La banantoj povas atingi la banejon helpe de metrooj kaj troleoj, sed estas ankaŭ parkumejo por aŭtoj.

Kuracfonto redakti

La kuracfontoj oficiale estis agnoskitaj kuracakvo. La plej oftaj elementoj natrio, kalcio, magnezio, fero, kalio, litio troviĝas en diversaj kombinaĵoj. El la kuracfontoj ricevas ankaŭ proksima sporta naĝejo, eĉ baseno de hipopotamoj de la najbara bestoĝardeno.

Fontoj redakti

Bildaro redakti