Kuracistoj por socia respondeco

usona neprofitdona organizaĵo

Kuracistoj por socia respondeco - angle Physicians for Social Responsibility (PSR) - estas kuraciste gvidata organizaĵo en Usono laboranta por protekti publikon de la minacoj de nuklea proliferado, klimata ŝanĝo, kaj mediaj toksinoj. Ĝi produktas kaj disvastigas publikaĵojn, disponigas specialecan trejnadon, ofertas skriban kaj parolan atestaĵon al la usona kongreso, faras amaskomunikilajn intervjuojn kaj liveras profesian kaj publikan edukadon. La membroj kaj aktivuloj de PSR, ŝtataj kaj lokaj subasocioj, studentaj subasocioj kaj nacia kunlaborantaro formas tutlandan reton kiuj celas kion ili konsideras minacoj al tutmonda supervivo, specife atommilitado, atomdisvastigo, mondvarmiĝo, kaj toksa degenero de la medio.

Kuracistoj por socia respondeco
Physicians for Social Responsibility
interesogrupo • neprofitcela organizaĵo
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Lingvoj

angla

Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

Organiza historio redakti

PSR estis fondita en Bostono en 1961 fare de grupo de kuracistoj maltrankvilaj ĉirkaŭ la popolsandanĝeroj asociitaj kun la testado, stokado kaj uzo de nukleaj armiloj. Bernard Lown, Victor W. Sidel, Sidney Alexander, Jack Geiger, Alexander Leaf, Charles Magraw, George Saxton, Robert Goldwyn kaj Bernard Leon Winter estis inter la fonda grupo de kuracistoj. La komencaj raportoj de PSR priskribis la realajn homajn, fizikajn, sociajn kaj mediajn sekvojn de atommilito. La organizaĵo origine kontraŭbatalis atmosferan atomtestadon dokumentante la ĉeeston de testado de kromprodukto stroncio-90 en la dentoj de infanoj.

Fondo de la Internacia Asocio de Kuracistoj por la Evitado de Nuklea Milito redakti

La laboro de la usona kuracista movado por eduki publikon pri la danĝeroj de atommilito kreskis en internacian movadon kun la fondo de Internacia Asocio de Kuracistoj por la Evitado de Nuklea Milito en 1980 fondita unuavice per usonaj kaj sovetuniaj kuracistaj kolegoj. La "Kuracistoj por socia respondeco" iĝis ĝia usona filio, kunlaboranta kun branĉoj en multaj aliaj nacioj, por daŭrigi ĉi tiun edukan penadon sur tutmonda skalo. Kiel la usona filio de tiu tutmonda profesia reto, la organizaĵo kunhonoriĝis per la Nobel-premio pri paco de 1985 aljuĝita al la internacia movado "por disvastigo de aŭtoritataj informoj kaj kreado de konscio pri la katastrofaj sekvoj de atommilitado."

Eksteraj rilatoj redakti