Masakro de Kurapati

(Alidirektita el Kurapaty)

Kurapati (beloruse Курапаты) estas la arbara zono ĉirkaŭ la urbo Minsko, kie dum la terora epoko (1937-1941) de Josif Stalin sovetuniaj armeanoj masakris grandan nombron da belorusoj kaj poloj. La amasmurdo estas parto de tiuepoka genocido kontraŭ la belorusa kaj pola nacioj.

Tomboj kaj krucoj en Kurapaty

La ejon de la masakro, kiu konsistas el pli ol 500 tombejoj en areo de 3 ha[1], malkovris Zianon Pazniak en la jaro 1988, sed sekvis elfosadoj ankaŭ en 1994, 1997 kaj 1998 kiuj konfirmis la masakron sed la interpretado de la amasbuĉadoj restis diskuteblaj en Belorusio [1]. La malkovro estis unu el plej gravaj kaŭzoj por batalado pri la sendependeco de Belorusio. Sovetianoj masakris kaj entombigis tie inter 30 000 ĝis 200 mil personojn de la nacioj belorusa kaj pola. Estas tie ankaŭ multe da katolikaj, judaj kaj ortodoksaj pastroj. La masakritaj personoj estis ĉefe belorusaj inteligenculoj kontraŭaj al la reĝimo kaj strebantaj ricevi sendependecon. En kelkaj tomboj oni trovis ankaŭ polajn inteligenculojn kaj soldatojn. Temas pri genocido kontraŭ ambaŭ nacioj. Tiu memorloko estas malmulte konata en Belorusio kaj moMntras kiom kruela povas esti totalisma reĝimo.

Ĝis nun la belorusa registaro ne opinias la ejon historie aŭ kulture valora. Antaŭ kelkaj jaroj oni ekvolis konstrui tie aŭtoŝoseon, sed multaj belorusoj kontraŭis fervore al tio. Ĉiujare belorusaj civitanoj rememoras la pereintojn de la stalinisma genocido lasante krucojn, kandelojn kaj aliajn aĵojn de memoro, kvankam aliflanke ĉiam troviĝas nekonataj personoj, kiuj detruas ĉion dum la jaro. La polico ne intervenis eĉ kiam nekonatoj detruis benkon donitan de Bill Clinton – "de la usona nacio al la belorusa".

Nuntempe la belorusa registaro almenaŭ agnoskas la ekziston de la amasmurdo. Antaŭ la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento la ŝtataj aŭtoritatoj asertis, ke temis pri faro de nazioj. Nun la postkomunisma registaro celtrafe ne mencias ke temas pri genocido fare de sovetianoj.

Memorigo redakti

  • 1989: Belorusa SSR: en Kurapati okazis manifestacio memore al viktimoj de amasaj sovetaj reprezalioj de belorusoj kaj poloj — laŭ Norman Davies la genocido ampleksis pli ol 250 000 homojn.
  • Jdanovski, M., 1990, Doroga na Kurapaty (La vojo al Kurapati), Minsk: Belarusfilm.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (angla) Kurapaty (1937-1941): NKVD Mass Killings in Soviet Belarus, SciencesPo, la 27-an de marto 2008. Goujon Alexandra, Kurapaty (1937-1941): NKVD Mass Killings in Soviet Belarus, Violence de masse et Résistance - Réseau de recherche, alirite la 11-an de septembro 2018, ISSN 1961-9898