La Kurbbeka tinamo (Nothoprocta curvirostris) estas tinamo, nome birdospecio de la familio de Tinamedoj, troviĝanta komune en altaltitudaj herbejoj kaj arbustaroj, en Andoj de Sudameriko.[3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kurbbeka tinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Nothoprocta
Specio: N. curvirostris
Nothoprocta curvirostris
(Sclater & Salvin, 1860)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

N. c. curvirostris (Sclater & Salvin, 1873)[2]
N. c. peruviana (Taczanowski, 1886)[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Etimologio redakti

Nothoprocta derivas el du malnovaj vortoj, nothos greka vorto signifanta falsa, kaj prōktos signifanta malantaŭovosto. Tiu kombino de vortoj probable rilatas al la fakto ke la vosto estas malgranda kaj kovrita per korpaj plumoj, kaj tiele ŝajnas falsa.[4]

Taksonomio redakti

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[5] La scienca nomo por la specio curvirostris estas kunmetaĵo de du latinaj vortoj por la ĉefa distinga karaktero de la specio, nome kurba beko, kiu aperas ankaŭ en la komuna nomo.

Subspecioj redakti

La Kurbbeka tinamo havas du subspeciojn kiuj estas la jenaj:

Aspekto redakti

La Kurbbeka tinamo estas proksimume 28 cm longa. Ties supraj partoj estas malhelbrunaj kun strieco je blanka kaj nigraj punktoj. Ties brusto estas ruĝeca kun blankaj punktoj, ties ventro estas flaveca al sablokolora kaj ties krono estas nigra, la kolflankoj, gorĝo kaj kolo estas blankaj. Fine ties kruroj estas brunaj.

Kutimaro redakti

Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Kurbbeka tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[5]

Teritorio kaj habitato redakti

Tiu tinamo loĝas en Andoj de centra kaj suda Ekvadoro kaj norda kaj centra Peruo.[3] Ĝi preferas herbejojn je 2,800 al 3,700 m de altitudo. Ĝi povas esti trovata ankaŭ ĉe altaltitudaj arbustaroj kaj paŝtejoj.[6]

Konservado redakti

La IUCN listigis tiun specioj kiel Malplej Zorgiga,[7] kun loĝa teritorio de 30,000 km².[6]

Notoj redakti

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 Brands, S. (2008)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Clements, J. (2007)
  4. Gotch, A. F. (1995)
  5. 5,0 5,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  6. 6,0 6,1 BirdLife International (2008)(a)
  7. BirdLife International (2012). Nothoprocta curvirostrisInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2008(a)). "Curve-billed Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 12 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Nothoprocta curvirostris". Project: The Taxonomicon. Konsultita 12 Feb 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.