Sporta vetkuro[1], kurkonkurencokurumo[2] estas konkuro pro rapideco, laŭ objektiva kriterio, kutime horloĝo aŭ specifa punkto. La konkurantoj en vetkurado klopodas por kompleti difinitan taskon en la plej mallonga kvanto de tempo. Tipe tio inkludas trapasi ioman distancon, sed povas esti ankaŭ aliaj taskoj krom la rapido por atingi difinitan celon.

Kurumo
sporto • sporta konkurso • sporta fako
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
La Korrika, kurado por promocii la eŭskan lingvon
Aerkurumo: Hungara aerobatia piloto Peter Besenyei konkuras per sia Extra 300 ĉe aerkurumo en Anglio.
Oksa kurumo ĉe Tamilnado, Barato.

Tempo-kurumo[3] estas ebenkura, bicikla k.a. kurumo, en kiu oni mezuras per klikhorloĝo la tempo-rezulton de ĉiu partoprenanta konkursanto.

Dromo estas kurejo aŭ veturejo, tio estas instalaĵo konstruita por kurkonkurenco de vehikloj, atletoj, aŭ animaloj (ekz. por ĉevalvetkuro aŭ levrelkurado). Depende el la tipo de kuranto, oni povas paroli pri hipodromo, aŭtodromo ktp.

Vetkurado povas esti kurata konstante el komenco al fino aŭ povas esti farata laŭ eroj nome etapoj.

Historio redakti

Fruaj registroj de vetkuro aperas en ceramiko el antikva Grekio, kiu priskribas kurantajn virojn rivale pro la unua loko. ĉara konkurso estis priskribita en la verko de Homero nome Iliado.

Ekde 1980 okazas ĉiun duan jaron en Eŭskio la Korrika, vetkuro kun la celo promocii la eŭskan lingvon. Ĝis inspiris la Correlingua-n en Galegio, la Correllengua-n en Katalunio, Ar Redadeg-n en Bretonio kaj Rith-n en Irlando.

Referencoj redakti

  1. Vetkuro en NPIV [1]
  2. Kurumo en NPIV [2]
  3. Vetkuro en NPIV [3]