Kurt Edelhagen (* 5-an de junio 1920 en Herne; † 8-an de februaro 1982 en Kolonjo) estis unu el la ĉefaj germanaj ĵazbandego-direktistoj de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.

Kurt Edelhagen
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1920 (1920-06-05)
en Herne
Morto 8-an de februaro 1982 (1982-02-08) (61-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • bandestro • universitata instruisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Edelhagen studis ĉe la Folkwangschule en Essen ludon de klarneto kaj de piano, krome li lernis direktadon.

Post militfino li fondis en 1945 je Herne ĵazbandeton, kiun li baldaŭ pligrandigis al bandego. La bando ludis unue nur en britaj kaj usonaj soldatoklubejoj. Je la American Forces Network (AFN) en Frankfurto ĉe Majno Edelhagen 1948 faris sonregistraĵojn por dissendadoj. En 1949 li kaj sia bando estis dungitaj por la Bavara Radio (BR) je Radio Nurenbergo kiel ĵaza kaj distra orkestro. En 1952 li transiris al Südwestfunk Baden-Baden. Edelhagen partoprenis kun sia bando ekde marto de 1954 je la ĉiusemajna elsendo-serio "Jazztime Baden-Baden" de Joachim-Ernst Berendt, kiu diskonigis la orkestron vaste trans la sudokcident-germana spaco. Edelhagen tie muzikis kune kun multaj steluloj de la tutmonda ĵazmondeto, ekz. kun Lionel HamptonChet Baker, okaze de la 1000-a elsendo en 1956 kun Modern Jazz Quartet kaj Miles Davis. Serĉe al kantistino por sia bandego Edelhagen malkovris en 1953 je Baden-Baden Caterina Valente, kun kiu li prezentis en 1954 je la "Salon du Jazz" en Parizo, la tiam ĉefa eŭropa ĵazfestivalo, same kiel je la Germana ĵazfestivalo en Frankfurto ĉ.M., kie Edelhagen plurfoje gastis kun sia orkestro.

La 1-an de aprilo 1957 li iris al Okcidentgermana Radio (WDR) je kolonjo, kie li – novaĵo en eŭropa ĵazo – formis internacian bandegon. Tie Edelhagen restis ĝis la solvo de sia kontrakto fare de WDR en la jaro 1972.

En Kolonjo Edelhagen ankaŭ evoluigis en 1958 la ĵazklason de la Altlernejo por Muziko, la unua siaspeca en Eŭropo. Ĝis komence de la sesdekaj jaroj li tie instruis.

En 1972 li prezentis kun sia bandego unu el la plej longaj kvodlibetoj de la muzikhistorio: La enmarŝado de la nacioj al la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno. Por ideo, realigo kaj gvidado de la akompanmuziko por la Olimpiko li ricevis en 1973 same kiel ankaŭ liaj aranĝistoj Dieter Reith, Jerry van Rooyen kaj Peter Herbolzheimer ordenon de la germana registaro.

En lia bandego ludis muzikistoj kiel Charly Antolini, Benny Bailey, Fred Bunge, Stuff Combe, Francis Coppieters, Jimmy Deuchar, Carl Drewo, Gerd Dudek, Maffy Falay, Horst Fischer, Johnny Fischer, Wilton Gaynair, Dusko Goykovich, Tubby Hayes, Derek Humble, Tony Inzalaco, Christian Kellens, Shake Keane, Rick Kiefer, Heinz Kretzschmar, Günter Lenz, Ferdinand Povel, Rob Pronk, Bora Rokovic, Dieter Reith, Rolf Schneebiegl, Ronnie Stephenson, Peter Trunk, Werner Twardy aŭ Jiggs Whigham. Al la aranĝistoj de la orkestro de Edelhagen apartenis krom Heinz Gietz, Francy Boland aŭ Claus Ogerman ankaŭ multaj usonaj muzikistoj kiel ekz. Bill Russo, Bill Holman aŭ Quincy Jones, kiu en 1971 aranĝis la sondiskon Kurt Edelhagen plays Jim Webb. Edelhagen prezentis je multaj eŭropaj ĵazfestivaloj, faris multajn koncertvojaĝojn (inter ili en 1964 multatentata vojaĝo tra Sovetunio, en 1966 tra Nordafriko) kaj akompanis multajn distroartistojn kiel Peter Alexander, Alice Babs, Bill Haley, Bibi Johns, Hildegard Knef, Evelyn Künnecke, Paul Kuhn, Gitta Lind, Angelina Monti, Freddy QuinnCaterina Valente.

Edelhagen estis entombigita sur la nova tombejo en Kolonjo-Weiden. Oper- kaj muzikalkantistino Marina Edelhagen estas lia filino.

Memoroj redakti

Post lia morto en Kolonjo strato, en 1992 en lia hejmurbo Herne placo ricevis lian nomon.

Diskoj redakti

La unuaj sondiskojn Edelhagen produktis por la usona merkato, kie ili aperis en 1949 je la usona firmao Empire. „Temis pri nuraj ĵazaranĝaĵoj, kaj la orkestro de Edelhagen ricevis per tio ankaŭ ekster Germanujo la famon, esti la unuaranga germana bandego.“[1] Pluaj sonregistradoj sekvis por a firmaoj Austroton, Philips Phonographische Industrie, Brunswick kaj Polydor. Selekto de la ŝelakdiskoj ekde 1949 ĝis 1954 estas dokumentita je Horst H. Lange.[2]

Unuaj germanaj studioregistradoj okazis en Nurembergo (24-an de septembro 1950; Begin The Beguine, Some Of These Days, Happy Days Are Here Again, No Can Do kaj In A Little Spanish Town), Hamburgo (4-an de februaro 1951; Korridor-Swing kaj Eisbär-Song), Hamburgo (7-an de februaro 1951; Sam's Song kaj Wilhelmina), Hamburgo (23-an de februaro 1951; Boogie At All kaj Paul's Boogie), en Kolonjo (februaron de 1951; Presto aus der 'Fantasie In Be-Bop') kaj denove en Nurembergo (11-an de marto 1951; Moonlight Serenade, Dinah kaj I've Got My Love To Keep Me Warm).

Edelhagen surdiskigis ankaŭ sub la kaŝnomoj Frank Folken (en 1951 por Philipps) resp. Mike Firestone (1954 por Polydor).

  • 1954: Rhapsody in Jazz - Ein Kurt-Edelhagen-Konzert (LP, Brunswick)
  • 1955: Come On and Hear (LP, Polydor)
  • 1956: Glenn Miller Parade (EP, Brunswick)
  • 1956: Kurt Edelhagen and his Orchestra (EP, Polydor)
  • 1957: Kurt Edelhagen Presents (LP, Polydor; registrado: 10-an –13-an de julio 1957, Köln)
  • 1957: Come on and swing (LP, Polydor; registrado: 16-an de oktobro 1957, Köln)
  • 1957: Jazz from Germany (LP, DECCA ; usona presaĵo)
  • 1958: Orchester Kurt Edelhagen. (EP, Brunswick; registrado: 24-an de majo 1959 je la Germana Ĵazfestivalo en Frankfurto ĉe Majno.)
  • 1959: A Toast to the Bands (LP, Polydor; registrado: 11-an – 15-an de majo 1959, Kolonjo)
  • 1959: Come on and dance (LP, Polydor)
  • 1960: Ballroom in London (LP, Polydor)
  • 1960: Broadway Melodien - Tanz Potpourri (LP, Polydor)
  • 1961: Ballroom in Paris (LP, Polydor)
  • 1962: Swingin’ Jazz (LP, Strand; evidente usona rabopresaĵo)
  • 1963: Dancing Percussion (LP, Polydor)
  • 1964: Olympic Hits (LP, Polydor)
  • 1964: Kurt Edelhagen and his Concert Orchestra: Concerto (LP, Polydor)
  • 1964: Kurt Edelhagen und sein Orchester in Moskau (LP, WDR (Kolonjo); registrado: majon de 1964 en la Moskva sportpalaco; disko ne surmerkate)
  • 1965: Kurt Edelhagen (LP, Amiga; registrado: junion de 1964, Berlino kaj Dresdeno)
  • 1965: Kurt Edelhagen – Wolfgang Sauer (LP, Amiga; koncertregistrado la 16-an de junio 1964 en Friedrichstadt-Palaco en Orienta Berlino)
  • 1966: Swing-Time (LP, Polydor)
  • 1966: Kurt Edelhagen And His Orchestra - Internationa. (LP, Karussel)
  • 1970: Kurt Edelhagen plays Jim Webb (LP, Polydor)
  • 1972: Olympia Parade - Original-Musiken zum Einzug der Nationen 26. August 1972 (LP, Polydor)
  • 1972: Olympia Parade 2 - Original-Musiken zum Einzug der Nationen 26. August 1972 (LP, Polydor)
  • 1972: Kurt Edelhagen – Einzug der Nationen - Olympische Spiele München 1972 (duopa disko, Polydor)
  • 1972: Jazz / Pop (LP, WDR; disko ne surmerkate)
  • 1976: Big Bands of Europe Vol. I. Kurt Edelhagen (LP, Elite Special; republikaĵo de diskoj de Austroton 1949-1950)
  • 1977(?): Die großen Tanz-Orchester 1930-1950 – Kurt Edelhagen (duopa disko, Polydor; Aufnahmen 1950-1955, kompilaĵo de Horst H. Lange)
  • 1978 (?): Kurt Edelhagen and his Orchestra – Big Band Jazz from Germany (duopa disko, Golden Era Records; rabopresaĵo el Usono kun sonregistraĵoj por Südwestfunk, 1952–1956)
  • 1978 (?): Kurt Edelhagen and his Orchestra – Concert Jazz (LP, Golden Era Records; rabopresaĵo el Usono, i.a. kun Concerto for Jazz Band and Symphony Orchestra de Rolf Liebermann)
  • 1982: Kurt Edelhagen – Portrait (duopa disko; Polydor; sonregistraĵoj el 1953–1975)
  • 1997: Die frühen Jahre 1 Jazz pur (lumdisko, Koch International; unuaj publikadoj de sonregistraĵo por Südwestfunk 1952–1956)
  • 1997: Die frühen Jahre 2 Tanz- und Jazzsongs (lumdisko, Koch International; unuaj publikadoj de sonregistraĵo por Südwestfunk 1952–1956 kun Caterina Valente, Alice Babs, Gitta Lind kaj Chet Baker)
  • 2003: Trumpet Blues 24 Original Recordings.(lumdisko, Jazz Elite Special; republikaĵo de sonregistraĵoj por Austroton 1949–1951)
  • 2006: Moonlight Serenade (lumdisko, Universal Music jazzclub-serie; 24 registraĵoj de 1950-1954 por Philips, Brunswick kaj Polydor)
  • 2007: Up up and away (lumdisko, Universal Music; republikaĵo de Kurt Edelhagen plays Jim Webb von 1970)
  • 2010: A Toast to the BandsSwing-Time (lumdisko, Vocalion; republikaĵo de la Polydor-diskoj el 1959 kaj 1966)
  • 2011: Ballroom in LondonBallroom in Paris (lumdisko, Vocalion; republikaĵo de Polydor-diskoj el 1960 kaj 1961)
  • 2011: Dancing PercussionOlympic-Hits (lumdisko, Vocalion; republikaĵo de Polydor-diskoj el 1963 kaj 1964)

Literaturo redakti

  • [Anon.:] Präzis wie die Preußen. Edelhagen. En: Der Spiegel. Hamburgo. n-ro 43, 22-an de oktobro 1952. S. 27-30 (Spiegel-titolhistorio: Eisgekühlter Hot. Bis die Lippen bluten: Jazz-Kapellmeister Edelhagen.)
  • [Anon.:] Vom Quartett zur glanzvollen Big Band. 10-jähriges Bandleader-Jubiläum von Kurt Edelhagen. En: Jazz Podium. Stutgarto, Munkeno, Vieno. N-ro 12, decembron de 1955, p. 4
  • Wolfgang Dohl: Kurt Edelhagen. In: Jazz Podium. Stutgarto, Munkeno, Vieno. N-ro 2, februaron de 1961
  • Werner Höfer: Jazz und ein paar Tränen. Kurt Edelhagen und seine Konzerte zwischen Moskau und Dresden. en: Die Zeit. Hamburgo. 26-an de junio 1964 (intervjuo kun Edelhagen)
  • Wolfgang Dohl: 25 Jahre Orchester Kurt Edelhagen. En: Jazz Podium. Stutgarto. N-ro 11, novembron de 1970, S. 392-392
  • Wolfgang Dohl: Edelhagen und Erwin Lehn. En: Jazz Podium. Stuttgart. Nr. 7, Juli 1972, S. 235-236
  • Joachim Ernst Berendt: In memoriam Kurt Edelhagen. En: Jazz Podium. Stutgarto. N-ro 4, aprilon de 1982, S. 12-13
  • Armando Bausch: Kurt Edelhagen. en: La sama.: Jazz in Europa. Echternach, Lŭ.: éditions phi, 1985. S. 74-81. (enhavas intervjuon kun Edelhagen, evidente el la malfruaj 1970-aj jaroj).
  • Wolfgang Dohl: Trumpet Blues. Das Orchester Kurt Edelhagen. En: Jazz Podium. Stutgarto. N-ro 7/8, julion/aŭguston de 2003, p. 14
  • Volker Jakob: Swinging Germany. Der Jazzmusiker Kurt Edelhagen. En: Westfalenspiegel 3/2009, p. 55

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Horst H. Lange: Jazz in Deutschland. Berlin: Colloquium Verl., 1966. p. 128.
  2. Horst H. Lange, Die deutschen „78er“. Diskographie der Hot-Dance und Jazz Musik 1903–1958, Berlino, 1987, p. 297–300