Kurt Sedlmayer [sedlmajer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sedlmayer Kurt, konata en Aŭstrio kiel Curt E. Sedlmayer estis hungara-aŭstra agronomo, biologo, membro de Hungara Scienca Akademio (1952). Lia nomformo ofte aperis kiel Sedlmayr.

Kurt Sedlmayer
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1900 (1900-08-31)
en Hornstein
Morto 1-an de majo 1965 (1965-05-01) (64-jaraĝa)
en Vieno
Okupo
Okupo biologo • agronomo
vdr

Kurt Sedlmayer [1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1900 en Hungara reĝlando en Szarvkő (nuntempa Hornstein en Aŭstrio). Li mortis la 1-an de majo 1965 en Vieno.

Biografio redakti

Kurt Sedlmayer apartenis al la aŭstra minoritato en Hungara reĝlando. Li frekventis agraran ĉeflernejon en Vieno, poste li studvojaĝis al Usono, baldaŭe al Danio, Nederlando, Germanio. En 1924 li gvidis agraran uzineton en Bük. En 1930 li aĉetis bienon en Sopronhorpács, kie li kultivis sukerbetojn. Post jaroj li sukcese kreis novajn sukerbeto-specojn "BETA C-242" kaj "BETA I-19". Lia uzino prosperis antaŭ kaj dum la 2-a mondmilito. Dum la socialismo li memvole donacis la bienon al la ŝtato, tial li restis tie direktoro, eĉ li ricevis premiojn Kossuth en 1948 kaj 1954. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li migris al Aŭstrio. Apud Vieno li establis instituton pri sukerbeto, kiun li ĝismorte gvidis.

Fontoj redakti