Kuruo estis reĝlando de unuiĝintaj hindarjaj triboj kiu apartenis al la veda civilizo de Barato. Ĝi estis unu el la dek ses grandaj regnoj. Ĝia regno situis en la areo de Harjano (vidu Kurukŝetro). Ili formis la unuan politikan centron de la hindarjoj dum la veda periodo, kaj post la apero en la regiono Panĝabo, estis kie ekiĝis la kodigado kaj redaktado de la vedaj tekstoj.

Kuruo
12-a jarcento a.K.E. – 9-a jarcento a.K.E.
historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Assandh
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Lokigo de la reĝlando Kuruo en la ferepoka Barato.

Arĥeologie, ĝi probable apartenis al la Civilizo de pentrita griza ceramiko[1] inter la –12-a kaj –9-a jarcentoj. Dum tiu tempo, la mineralo fero unue aperas en okcidenta Hindujo kaj estas konata kiel nigra metalo en la Atarvavedo.

Laŭ Atharva-veda, Parikŝito estas reĝo de la kuruoj. Ofte, en la veda literaturo, la Kurua raĝlando estas menciata kune kun Panĉalo (kies raĝlando troviĝis ĉe la basenoj de la riveroj Gango kaj Jamuno).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Samuel 2010, p. 50-51.

Bibliografio redakti

  1. Samuel. (2010) The Origins of Yoga and Tantra: Indic Religions to the Thirteenth Century (angle). Cambridge University Press, p. 61–63.