Kustaa Aadolf Inkeri

Kustaa Aadolf Inkeri (naskiĝis la 12-an de novembro 1908 en Laitila, mortis la 16-an de marto 1997 en Turku) estis finna astronomo kaj matematikisto

Kustaa Aadolf Inkeri
Persona informo
NomoKustaa Aadolf Inkeri
Dato de naskiĝo12-a de novembro 1908
NaskiĝlokoLaitila
Dato de morto16-a de marto 1997
MortolokoTurku
Aĝo je morto88
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj matematikisto
Geografio
ŜtatoFinnlando
Lingvoj
Parolata lingvofinna lingvo, germana lingvo, angla lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Filo de terkultivisto, li lernis en la lernejo, kaj poste en la universitato de Turku pri matematiko, fiziko kaj astronomio de 1928 ĝis 1936.

Post mallonga tempo en la observatorio de la universitato de Turku, li fariĝis instruisto. En 1939 dum la Vintra milito li estris roton ĉe la fronto, li poste iĝis oficiro de stabo. Inter la bataloj li organizis kursojn pri matematiko por siaj kamaradoj de armeo.

Post la milito li daŭrigis instrui, kaj samtempe lernis sub la estreco de Kalle Väisälä pri sia doktoreco, kiun li ricevis en 1946, kun la disertaĵo : "Untersuchungen über die Fermatsche Vermutung"[1] (Studoj pri la lasta teoremo de Fermat). En 1947 li iĝis helpanto en la universitato, kaj, en 1950, profesoro. Li aktivis en tiu funkcio en la Instituto pri Matematiko de Turku kaj estis de facto direktoro de tiu instituto (kvankam li ne zorgis pri la administraj taskoj). Li emeritiĝis en 1972.

Liaj studoj temis pri la nombroteorio, ĉefe pri la granda teoremo de Fermat.

Elde la observatorio deTurku, li malkovris la asteroidon 1425 Tuorlon la 3-an de aprilo 1937.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti