Kutb ad-Din aŝ-Ŝirazi

(Alidirektita el Kutbaldin al-Ŝirazi)

Kutb ad-Din aŝ-ŜiraziKutbaldin al-ŜiraziQotb ad-Dīn Mahmūd b. Zīā ad-Dīn Mas'ūd b. Mosleh Ŝīrāzī (1236–1311) (perse قطب‌الدین محمود بن ضیاالدین مسعود بن مصلح شیرازی) estis irana[1] saĝulo kaj poeto de la 13-a jarcento kiu faris kontribuojn al astronomio, matematiko, medicino, fiziko, muzika teorio, filozofio kaj Sufiismo.[2][3]

Kutb ad-Din aŝ-Ŝirazi
Persona informo
قطب‌الدین شیرازی
Naskiĝo 1-an de oktobro 1236 (1236-10-01)
en Kazeruno
Morto 7-an de februaro 1311 (1311-02-07) (74-jaraĝa)
en Tabrizo
Religio sunaismo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Ilĥanlando vd
Profesio
Okupo matematikisto • poeto • astronomofilozofofizikistokuracisto • astrologo • muzika teoriisto vd
Laborkampo astronomiomedicinomatematikofilozofioscienco vd
Doktoreca konsilisto Nasir ad-Din at-Tusi vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis astronomion kun al-Tusi. Li veturis al Ĥorasano, Kazvino, Esfahano, Bagdado kaj poste al Konya en Anatolio. Tiam renkontis kun la fama persa poeto Ĝalal ad-Din Muhammad Rumi (Rumi). Li estis juristo en Sivas, Malatya kaj en Egipto. Poste li instruis la verkaron de Aviceno en Sirio.

Verkoj redakti

Matematiko redakti

Astronomio kaj Geografio redakti

  • Eḵtiārāt-e moẓaffari, pri astronomio en persa.
  • Fi ḥarakāt al-dahraja wa’l-nesba bayn al-mostawi wa’l-monḥani, apendico al Nehāyat al-edrāk
  • Nehāyat al-edrāk - Limo de plenumo pri la sciaro pri ĉieloj (Nehāyat al-edrāk fi dirayat al-aflak) kompletita en 1281, kaj La reĝa donaco (Al-Tuhfat al-Shahiya) kompletita en 1284. Plibonigante la principojn de Ptolemeo.[4] En sia Limo de plenumo pri la sciaro pri ĉieloj, li studis la eblon de suncentrismo.[5]
  • Ketāb faʿalta wa lā talom fi’l-hayʾa, arablingva verko pri astronomio, verkita por Aṣil-al-Din, filo de Nasir al-Din Tusi
  • Šarḥ Taḏkera naṣiriya, pri astronomio.
  • Al-Tuḥfa al-šāhiya fi’l-hayʾa, arablingva verko pri astronomio, verkita por Moḥammad b. Ṣadr-al-Saʿid, konata kiel Tāj-al-Eslām Amiršāh
  • Ḥall moškelāt al-Majesṭi, pri astronomio.

Filozofio redakti

  • Dorrat al-tāj fi ḡorrat al-dabbāj, plej fama verko de Kutbaldin al-Ŝirazi estas la Perlokrono (Durrat al-taj li-ghurrat al-Dabbāj), verkita en persa ĉirkaŭ 1306 (islame 705). Ĝi estas enciklopedia verko verkita por Rostam Dabbāj, reganto de la irana lando Gilan. Ĝi inkludas filozofian rigardon al naturaj sciencoj, teologio, logiko, publika aferoj, etiko, mistikismo, astronomio, matematiko, aritmetiko kaj muziko.
  • Šarḥ Ḥekmat al-ešrāq Šayḵ Šehāb-al-Din Sohravardi, pri filozofio kaj mistikismo de Ŝahab al-Din Suhravardi kaj lia filozofio de iluminado en araba.

Medicino redakti

  • Al-Tuḥfat al-saʿdiyah alinome Nuzhat al-ḥukamāʾ wa rawżat al-aṭibbāʾ, pri medicino, kompleta komentario pri la Kolliyāt de la Kanono de Aviceno verkita en araba.
  • Risāla fi’l-baraṣ, medicina traktaĵo pri lepro en araba.
  • Risāla fi bayān al-ḥājat ila’l-ṭibb wa ādāb al-aṭibbāʾ wa waṣāyā-hum

Religio, Sufiismo, Teologio, Juro, Lingvistiko, Retoriko kaj aliaj redakti

  • Al-Enteṣāf, en araba pri la korana komentario fare de Al-Zamaĥŝario, nome al-Kaššāf.
  • Fatḥ al-mannān fi tafsir al-Qorʾān, kompleta komentario pri Koano, en araba konata ankaŭ kiel Tafsir ʿallāmi
  • Ḥāšia bar Ḥekmat al-ʿayn, pri teologio; komentario pri Ḥekmat al-ʿayn de Najm-al-Din ʿAli Dabirān Kātebi
  • Moškelāt al-eʿrāb, pri araba sintakso
  • Moškelāt al-tafāsirMoškelāt al-Qorʾān, pri retoriko
  • Meftāḥ al-meftāhá, komentario pri la tria parto de Meftāḥ al-ʿolum, libro pri araba gramatiko kaj retoriko fare de Abu Yaʿqub Seraj-al-Din Yusof Skkaki Khwarizmi
  • Šarḥ Moḵtaṣar al-oṣul Ebn Ḥājeb, komentario pri Ebn Ḥājeb's Montaha’l-soʾāl wa’l-ʿamal fi ʿelmay al-oṣul wa’l-jadwal, libro pri la fontoj de juro laŭ la Malikismo
  • Sazāvār-e Efteḵā, Moḥammad-ʿAli Modarres atribuas libron tiutitole al Kutbaldin, sen havigi informon pri ties enhavo
  • Tāj al-ʿolum, atribuita al li de Zerekli
  • al-Tabṣera, atribuita al li de Zerekli
  • Libro pri etiko kaj poezio, en persa, verkita por Malek ʿEzz-al-Din, the ruler of Shiraz. Li verkis poezion sed ŝajne ne lasis divanon (poemaro)
 
Tombo de Ŝirazi en Tabriz, Ĉarandab.

Kutbaldin estis ankaŭ sufiisto el familio de sufiistoj en Ŝiraz. Li estas fama pro la komentario pri la skolo de Iluminismo aŭ Hikmat al-iŝrak de Sohraŭardi, nome la plej influa verko de islama iluminisma filozofio.

Notoj redakti

  1. Encyclopaedia Britannica "Quṭb ad-Dīn ash-Shīrāzī Persian scholar"
  2. Sayyed ʿAbd-Allāh Anwār, Encyclopedia Iranica, "QOṬB-AL-DIN ŠIRĀZI, Maḥmud b. Żiāʾ-al-Din Masʿud b. Moṣleḥ",[1]
  3. Selin, Helaine. (2008) Encyclopaedia of the history of science, technology, and medicine in non-western cultures. Berlin New York: Springer, p. 157. ISBN 9781402049606. “Qutb al-Dīn Mahmūd ibn Mas'ūd al-Shīrāzī (1236–1311) was a Persian scientist and philosopher.”.
  4. Kennedy, E. S. – Late Medieval Planetary Theory, Isis, Vol. 57, No. 3. (Autumn, 1966), pp. 365–378., The University of Chicago Press
  5. A. Baker kaj L. Chapter (2002), "Part 4: The Sciences". In M. M. Sharif, "A History of Muslim Philosophy", Philosophia Islamica.