Kuti

urbo en Ukrainio

Kuti (ukraine Кути, germane Kutten, pole Kuty, rumane Cuturi) estas urbeto en Ukrainio, ĉe la rivero Ĉeremoŝ, en la regiono de Ivano-Frankivsk. Ĝi gravas kiel historia centro kaj nomdonanto de la historia regiono Pokuttia. Ĝia loĝantaro estis 4.272 (2001).

Kuti
urbotipa loĝloko en Ukrainio • setlejo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 78665
Demografio
Loĝantaro 4 067  (2019) [+]
Geografio
Geografia situo 48° 16′ N, 25° 10′ O (mapo)48.26361111111125.173611111111Koordinatoj: 48° 16′ N, 25° 10′ O (mapo) [+]
Alto 328 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kuti (Ukrainio)
Kuti (Ukrainio)
DEC
Kuti
Kuti
Situo de Kuti

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kuty, Kosiv Raion [+]
vdr

Ĝi estis unuafoje menciita en 1469 kiel vilaĝo de Jan Odrowąż, ĉefepiskopo de Lwów kaj persona konsilisto de polaj reĝoj. la setlejo krekis kaj en 1715 Jan Potocki - kieva vojevodo - donis al ĝi urban ĉarton. Oni fondis tie unitaran kaj armenan ekleziojn. La urbo poste kreskis danke al proksimeco de Bukovino.

La urbon akiris en 1772 la Aŭstra Monarĥio kaj la urbo perdis la privilegiojn la 1-an de majo 1782. La urbo reevoluis kaj restis la judaj kaj armenaj loĝantoj. En 1849, la urbo havis ĉ. 3700 loĝantojn kaj en 1880, 6300. Tiutempe oni konstruis fervojon inter ĝi kaj partoj de Galicio tra Kołomyja-Ĉernivco.

Post la kolapso de la Centraj potencoj en 1918, la urbo iĝis parto de la Okcident-Ukrainia Popola Respubliko, sed baldaŭ okupis ĝin Rumanio, poste venis sub regadon de Pollando. La urbo gravis kiel ĉefvoja trairejo de Pollando al Rumanio. Ĝi estis loko por la pola prezidento Ignacy Mościcki, antaŭ kiam li forlasis polalndon pro la german okupado (1939). La urbon defendis la pola armeo ĝis 20-a de septembro 1939. Poste la urbon okupis la Ruĝa Armeo kaj murdis multajn soldatojn dum batalo por la ponto de Ĉeremoŝ, sed tiam mortis eĉ la pola verkisto Tadeusz Dołęga-Mostowicz.

Ekde 1991, la urbeto estas parto de Ukrainio.

Gravaj personoj redakti

Proksimaj urbetoj redakti