Kuzmin
Ne miskomprenu kun Kuzmino!
Kuzmin, serbe Кузмин, hungare Kozmadamján estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Sremska Mitrovica. La loknomo devenas de la sanktuloj Kosmaso kaj Damiano.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 59 km²
- Koordinatoj: 45°01′12″N 19°24'12″E
- Alto super marnivelo: 95 m
- Loĝantaro: 3390
- Poŝtkodo: 22223
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: SM
Situo redakti
Kuzmin situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, aŭtoŝoseo Beogrado-Zagrebo preteriras.
Historio redakti
Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Aŭstrio-Hungario, al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la vilaĝo apartenis al tiam sendependa Kroatio. En 2002 loĝis en Kuzmin 3391 homoj, (3272 serboj (97 %), 19 kroatoj, 17 hungaroj, 13 jugoslavianoj, 10 ciganoj, 8 germanoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj redakti
- ortodoksa preĝejo