Kvadraturo (astronomio)

En astronomio kvadraturo (astronomia simbolo: ☐) estas tia pozicio de astro (Luno aŭ supera planedo, t.e. planedo pli malproksima de Suno ol Tero) rilate al Tero, ke la angulo Suno—Tero—astro estas 90°.

Se la astro situas oriente de Suno, oni nomas la kvadraturon orienta; se ĝi situas okcidente, oni parolas pri okcidenta kvadraturo.

Lunaj kvadraturoj redakti

Ĉe sia orienta kvadraturo Luno estas en la unua kvarono (kreskanta); ĉe la okcidenta kvadraturo, en la lasta kvarono (malkreskanta) — vd lunaj fazoj. La tajdoj en tiaj diurnoj (la kvadraturaj tajdoj) havas minimuman amplitudon, ĉar tiam la tajdondoj suna kaj luna estas malfazaj.