Kvadraturo de cirklo

La kvadraturo de cirklo estas unu de la tri klasikaj problemoj de la antikva matematiko. La geometria tasko konsistas en la konstruo de kvadrato kun la sama areo kiel difinita cirklo pere de finita nombro de paŝoj. Estas problemo ekvivalenta al tiu de la rektigo de la cirkonferenco, tio estas, al la konstruo de rekta segmento kun la sama longo kiel difinita cirklo. Ambaŭ aferoj siavice estas ligitaj al la konstruo de la nombro π (nome la duono de la cirkonferenco) el segmento kies longo estas egala al 1 longunuo. Se oni limigas la rimedojn de konstruado al nur rektilo kaj cirkelo, la tasko ne estas solvebla pro la transcendeco de la nombro π. Nur en 1882 la germana matematikisto Ferdinand von Lindemann povis solvi la problemon.

J. P. de Fauré, Dissertation, découverte, et demonstrations de la quadrature mathematique du cercle, 1747

Temas pri unu el la plej popularaj problemoj de matematiko. Dum jarcentoj, matematikistoj kaj profesiaj kaj amatoraj serĉis malsukcese solvon. La esprimo "kvadraturi la cirklo" iĝis ofta metaforo en multaj lingvoj por priskribi taskon sensolvan.

Vidu ankaŭ redakti