Kvanjan (koree 광양시, laŭ ĉinaj literoj 光陽市) estas mara havenurbo en suda Sud-Koreio.

Kvanjan
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 152 160  (2023) [+]
Loĝdenso 332 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 56′ N, 127° 42′ O (mapo)34.940277777778127.70166666667Koordinatoj: 34° 56′ N, 127° 42′ O (mapo) [+]
Areo 458,89 km² (45 889 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Kvanjan (Suda Koreio)
Kvanjan (Suda Koreio)
DEC
Kvanjan
Kvanjan
Situo de Kvanjan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gwangyang [+]
vdr
Urba oficejo de Kvanjan
Urbodomo en Kvanjan
Poŝtejo en Kvanjan

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Kvanjan situas en la suda landparto laŭ la Korea Markolo, pli precize laŭ Golfo Kvanjan. Apud la urbego montoj troviĝas. Kvanjan estas strategie grava grandurbo en la korea duoninsulo.

 
Ponto en Kvanjan

Historio redakti

En 2007 oni planis unuiĝon de urbegoj de Josu, Sunĉon kaj Kvanjan en novan urbaron, ekspluatante la Liberan Ekonomian Zonon, la internacian ekspozicion de Josu, haveninstalaĵojn, institutojn de Sunĉon kaj fabrikon de Kvanjan.

Ekonomio redakti

Kvankan estas hejmo de ŝtalfabriko nomata POSCO, la plej granda instalaĵo de sia speco en la mondo. Ekstera apartenaĵo de la urbego estas la Libera Ekonomia Zono, kiu enhavas la havenan trafikon, ŝtalproduktadon, ŝipkonstruadon kaj distroinstalaĵojn.

Klimato redakti

 
Ŝtalfabriko en Kvanjan
 
Altlernejo en Kvanjan

En Kvanjan la jara averaĝa temperaturo estas 13,7 °C. En la plena jaro oni mezuras precipitaĵojn averaĝe 1296 mm.

Vizitindaĵoj redakti

Kvanjan estas hejmo de multaj unikaj naturaj kaj kulturaj ejoj same kiel multaj malsamaj festivaloj dum la kvar sezonoj. Aparte menciindaj estas la abrikotarboj.

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans