Kvantuma kemio

studfako de kemio

Kvantuma kemio, nomita ankaŭ molekula kvantuma mekaniko, estas subfako de la kemio kiu speciale temas pri la aplikado de la kvantuma mekaniko al kemiaj problemoj, havigas ilojn por determini kiom fortaj la ligoj estas kaj kian formon ili havas,[1] kiel la atomkernoj moviĝas, kaj kiel la lumo povas esti absorbita aŭ elsendita fare de kemia komponaĵoj[2] Ĝi fokuzas al la aplikado de kvantuma mekaniko al fizikaj modeloj kaj eksperimentoj de kemiaj sistemoj. La kompreno de la elektrona strukturo kaj de la molekula dinamiko uzante ekvaciojn de Schrödinger estas centraj temoj en la kvantuma kemio.

Ofte oni konsideras la naskon de la kvantuma kemio kiel startita per la malkovro de la Ekvacio de Schrödinger kaj de ties aplikado al la hidrogena atomo en 1926. Tamen, la artikolo de 1927 de Walter Heitler (1904–1981) kaj Fritz London, estis ofte agnoskita kiel la unua grava mejloŝtono en la historio de la kvantuma kemio. Tiu estis la unua aplikado de la kvantuma mekaniko al la duatoma hidrogena molekulo, kaj tiel al la fenomeno de la kemiaj ligoj. En la postaj jaroj multa progreso estis farita fare de Robert S. Mulliken, Max Born, J. Robert Oppenheimer, Linus Pauling, Erich Hückel, Douglas Hartree, Vladimir Fock, inter aliaj. La historio de la kvantuma kemio ankaŭ trairis en 1838 la malkovron de la katodaj radioj fare de Michael Faraday, en 1859 la starigon de la problemo de la radiado de nigraj korpoj fare de Gustav Kirchhoff, en 1877 la sugeston fare de Ludwig Boltzmann, ke la energiaj statoj de fizika sistemo povus esti diskreta, kaj en 1900 la kvantuman hipotezon fare de Max Planck, ke ajna energiradia atomsistemo povas teorie esti dividita en nombraj diskretaj energielementojn ε tiel ke ĉiu el tiuj energielementoj estas proporcia al la frekvenco ν laŭ kiuj ili unuope radias energion kaj al nombra valoro nomita Konstanto de Planck. Poste, en 1905, por klarigi la fotoelektran efikon (1839), t.e., la brila lumo de kelkaj materialoj kiu povas funkcii por elsendi elektronojn el la materialo, Albert Einstein postulis, baze sur la kvantuma hipotezo de Planck, ke la lumo mem konsistas el unuopaj kvantumaj partikloj, kiuj poste estis nomitaj fotonoj (1926). En postaj jaroj, tiu teoria bazo malrapide ekestis aplikita al la kemia strukturo, reaktiveco, kaj ligoj. Probable la plej granda kontribuo al la fako estis farita de Linus Pauling.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Atkins, p. 249
  2. Atkins, Peter kaj Friedman, Ronald (2005). Molecular Quantum Mechanics, p. 342. Oxford University Press, New York. (ISBN 0-19-927498-3).

Bibliografio redakti

  • Pullman, Bernard; Pullman, Alberte (1963). Quantum Biochemistry. New York kaj London: Academic Press. ISBN 90-277-1830-X.
  • Scerri, Eric R. (2006). The Periodic Table: Its Story and Its Significance. Oxford University Press. ISBN 0-19-530573-6.
  • Kostas Gavroglu, Ana Simões: NEITHER PHYSICS NOR CHEMISTRY.A History of Quantum Chemistry, MIT Press, 2011, ISBN 0-262-01618-4
  • McWeeny, R. (1979). Coulson's Valence. Oxford Science Publications. ISBN 0-19-855144-4.
  • Karplus M., Porter R.N. (1971). Atoms and Molecules. An introduction for students of physical chemistry, Benjamin–Cummings Publishing Company, ISBN 978-0-8053-5218-4