Kvanzo ( loke : Cuanza ; ankaŭ literumita Coanza, Kvanzaa, Quanza, Kwanza, aŭ Kuanza) estas rivero en Angolo. Ĝi malpleniĝas en Atlantikon ĵus sude de la ĉefurbo de la lando, Luando.

Kvanzo
Kvanzo apud Dondo
rivereto
Bazaj informoj
Situo Angolo
Longeco 965 km
Akvokolekta areo 151 422 km²
Averaĝa trafluo 825 m³/s
Fluo
Fonto Bie-Altebenaĵo
- Alteco super marnivelo 1 450 m
- Koordinatoj 13° 49′ 35″ S, 17° 19′ 31″ O (mapo)-13.82638888888917.325277777778
Enfluejo Atlantika Oceano
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 9° 20′ 49″ S, 13° 9′ 15″ O (mapo)-9.346944444444413.154166666667
Altecodiferenco 1 450 m
Geografio
Alfluantoj
- Dekstraj Lukalo
- Maldekstraj Kutato
Situo de Kvanzo
Situo de Kvanzo
Satelita bildo de la enfluejo
Satelita bildo de la enfluejo
Map
Kvanzo
vdr

Tiu rivero enhavas riĉan biodiversecon, de kio almenaŭ 50 da fiŝspecoj. Esploristoj de la Nacia Fiŝkaptado-Esplorinstituto kaj de la Sud-afrika Instituto por Akvo-Biodiverseco anoncis ke genetika testado povas riveli novajn speciojn.

Superrigardo redakti

 
Kapanda-baraĵo.

La rivero donis sian nomon al du angolaj provincoj : Cuanza Norte, kiu situas ĉe la norda bordo de la rivero, kaj Cuanza Sul, ĉe la suda bordo. Ĝi ankaŭ estas fonto de akvoenergio por Angolo, en la formo de la Kapanda-baraĵo en Provinco Malanje, finiĝis en 2004. La baraĵo ankaŭ disponigas akvon por irigacio de sukerkano kaj aliaj kultivaĵoj en la pli malalta Kvanzo-Valo. La pli malalta fluo de la rivero estas navigebla por proksimume 250 kilometroj kaj estis la origina itinero de portugala penetrado en nordan Angolon.

La angola valuto estas nomita laŭ la rivero : angola kvanzo. La Barra do Kwanza, la enfluejo de la rivero, iom post iom estas evoluigita por altiri turistojn kaj unutag-rekreaciulojn de la ĉefurbo, Luando troviĝante proksimume 60 km en la nordo. Eĉ golfejo estas planita. Tranoktadoeblecoj estas haveblaj sed, pro tre limigita havebleco kaj alta demando, rezervado estas esenca. Sportfiŝkaptado estas elstara, precipe megalopso (Megalopidae). Ekzempleroj de 90 kg ne estas malkutimaj. La rivero, de la ponto ĝis la maro, konstituas la nordan limon de la Nacia Parko Kisama.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 9° 21′ S 13° 09′ O / 9.350 °S, 13.150 °O / -9.350; 13.150 (mapo)