Kvar Turoj Negoc-Areo

Kvar Turoj Negoc-Areo (hispane Cuatro Torres Business Area, mallongigo CTBA) estas entreprena parko ĉe la Avenuo de la Kastilia, en Madrido (Hispanio), en tereno de la iama Sportiva Urbo de Real Madrid. Komence konata kiel Madrid Arena, la konsorcio de proprietuloj de la kvar turoj decidis adopti novan korporacian bildon por la komplekso kaj la nomo estis elektita hispane kiel Cuatro Torres Business Area. Tiu ĉi entreprena parko konsistas el kvar nubskrapuloj kiuj estas la plej altaj konstruaĵoj kaj de Madrido kaj de tuta Hispanio. La kvar konstruaĵoj estas Turo Ŝparkaso Madrido, Turo Sacyr Vallehermoso, Turo Kristalo kaj la Turo Spaco. La unua de ili estas la plej alta de Madrido kaj Hispanio kun pli ol 250 metroj alte.

Kvar Turoj Negoc-Areo
konstruaĵa komplekso
Estiĝo decembro 2009
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Situo
Geografia situo 40° 28′ 40″ N, 3° 41′ 16″ U (mapo)40.47777778-3.68777778Koordinatoj: 40° 28′ 40″ N, 3° 41′ 16″ U (mapo)
Kvar Turoj Negoc-Areo (Madrido)
Kvar Turoj Negoc-Areo (Madrido)
DEC
Kvar Turoj Negoc-Areo
Kvar Turoj Negoc-Areo
Lokigo de Madrido en Hispanio
Situo de Kvar Turoj Negoc-Areo
Map
Kvar Turoj Negoc-Areo
vdr
Cuatro Torres Business Area en februaro 2008

La nubskrapuloj gastigas oficejojn. Tamen la Turo Sacyr Vallehermoso ankaŭ gastigas hotelon kaj en la plej alta parto de la Turo Kristalo troviĝas ĝardeno. Ĉiu turo havas plurajn subterajn etaĝojn kun parkejoj kaj ankaŭ subtere ekzistas alireblo al la entreprena parko por eviti la kolapsan trafikon surtere. La konstruado de tiuj ĉi nubskrapuloj komenciĝis en la jaro 2004 kaj je la fino de 2007 kaj komencoj de 2008 ili estis finkonstruitaj. Kune al la kvar turoj kaj en la sama tereno de la parko, estos konstruata la Internacia Centro de Konvencioj de Madrido, kongresejo kun 70.000 m² kaj ĉefa halo por 3.500 personoj.