Kvaredro-okedra kahelaro

La kvaredro-okedra kahelaroalternita kuba kahelaro estas unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco. Ĝi konsistas el kvaredroj kaj okedroj.

Kvaredro-okedra kahelaro
Plia nomo Alternita kuba kahelaro
Bildo
Bildo
P4 simetria konstruado kun alterne kolorigitaj kvaredroj ĉirkaŭ ĉiu latero
Speco Unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco
Alternita hiperkuba kahelaro
Vertica figuro Kubokedro
Bildo de vertico Bildo de vertico
Latera figuro [{3,3}.{3,4}]2 (ortangulo)
Simbolo de Schläfli h0{4,3,4}
Figuro de Coxeter-Dynkin ( )4o3o4o
(o)3oo34o
Image:CD_p4-1000.png
Edroj triangulo {3}
Ĉeloj Kvaredroj (3.3.3)
okedroj (3.3.3.3)
Ĉeloj ĉirkaŭ latero [{3,3}.{3,4}]2
Edroj ĉirkaŭ latero 4 {3}
Ĉeloj ĉirkaŭ vertico 8 kvaredroj (3.3.3) kaj 6 okedroj (3.3.3.3)
Edroj ĉirkaŭ vertico 24 {3}
Lateroj ĉirkaŭ vertico 12
Geometria simetria grupo Fm3m
Propraĵoj Vertico-transitiva, latero-transitiva, edro-transitiva
Duala Romba dekduedra kahelaro
vdr

Ĝi estas ero de diversdimensia familio de alternitaj hiperkubaj kahelaroj (aŭ duonhiperkubaj kahelaroj). Ĝi estas unu el 28 konveksaj unuformaj kahelaroj de eŭklida 3-spaco.

Ĝi estas vertico-transitiva kun 8 kvaredroj kaj 6 okedroj ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝi estas latero-transitiva kun 2 kvaredroj kaj 2 okedroj alterne ĉirkaŭ ĉiu latero.

n-dimensia alternita hiperkuba kahelaro konsistas el duonverticaj hiperkubaj kaj kruco-hiperpluredraj facetoj. En ĉi tiu okazo, kvaredro estas 3-dimensia duonvertica hiperkubo kaj okedro estas 3-kruco-hiperpluredro.

Kiam la kuba kahelaro estas alternita, la kubaj ĉeloj iĝas kvaredrajn ĉelojn, kaj en lokoj de la forigataj verticoj kreiĝas la novaj okedraj ĉeloj. Kiel ĉi tia, kvaredro-okedra kahelaro povas esti prezentita per etendita simbolo de Schläfli h{4,3,4} kiel enhavanta duonon de verticoj de la {4,3,4} kuba kahelaro.

La simila kahelaro estas turnita kvaredro-okedra kahelaro, kiu havas najbarajn tavolojn turnitajn je 60 gradoj tiel ke duono de la lateroj estas ĉirkaŭita per du najbaraj kvaredroj kaj du najbaraj okedroj, sed ne per ili en alterna ordo.

Bildoj redakti

 
Perspektiva vido de dratoframo
 
Eksplodita vido de ĉeloj ĉirkaŭbarantaj ĉiun verticon.