Kvarkorna antilopo

La Kvarkorna antilopo (Tetracerus quadricornis) estas malgranda antilopo kiu troviĝas en Barato kaj Nepalo. Kiel sia scienca kaj komuna nomoj sugestas, tiu antilopo havas kvar kornojn, kio distingas ĝin el plej el la aliaj bovedoj, kiuj havas nur du kornojn. La nura membro de la genro Tetracerus, tiu specio estis por la unua fojo priskribita de la franca zoologo Henri Marie Ducrotay de Blainville en 1816. Tri subspecioj estas agnoskitaj. La kvarkorna antilopo staras preskaŭ 55–64 centimetrojn al la ŝultro kaj pezas preskaŭ 17–22 kilogramojn. Svelta kun fajnaj kruroj kaj mallonga vosto, la kvarkorna antilopo havas flavecbrunan al ruĝecan mantelon. Unu paro de kornoj estas inter la oreloj, kaj la alia en la frunto. La malantaŭaj kornoj estas ĉiam pli longaj ol la antaŭaj kornoj, kiuj povas esti simple fel-kovritaj butonoj. Kvankam la malantaŭaj kornoj estas 8–12 centimetrojn longaj, la antaŭaj kornoj estas 2–5 centimetroj longaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kvarkorna antilopo
Masklo de Kvarkorna antilopo en la Nilgiria Biosfera Rezervejo (Tamil Nadu, Barato)
Masklo de Kvarkorna antilopo en la Nilgiria Biosfera Rezervejo (Tamil Nadu, Barato)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Bovenoj Bovinae
Genro: Tetracerus
Specio: Tetracerus quadricornis
Blainville, 1816
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kvarkorna antilopo estas tagulo (aktiva ĉefe dum la tago). Kvankam solema nature, la kvarkornaj antilopoj povas formi izolajn grupojn de tri ĝis kvin – kun unu aŭ pliaj plenkreskuloj, foje akompanataj de junuloj. Tiu timida antilopo manĝas herbojn, arbustojn, foliaron, florojn kaj fruktojn. Ili bezonas trinki akvon ofte; kaj tiel ili restas en lokoj apud akvofontoj. La reprodukta kutimaro de la kvarkorna antilopo ne estis bone studita. La aĝo je kiu ili atingas seksan maturecon kaj la sezono kiam pariĝado okazas ne estis bone komprenita. Gravedo daŭras ĉirkaŭ ok monatojn, post kio unu aŭ du idoj naskiĝas. Ili restas kaŝitaj dum la unuaj kelkaj semajnoj post iliaj naskoj. La junuloj restas kun la patrino dum ĉirkaŭ unu jaro.

Kvarkornaj antilopoj tendencas loĝi en areoj kun grava herbokovro aŭ densa subkreskaĵaro, kaj evitas homajn setlejojn. Iam komuna tra falfoliaj arbaroj en Barato, la antilopo nune vivas en tre disaj lokoj, kaj en malgrandaj populacioj. Plej el la populacioj estas en Barato, kaj malgrandaj nombroj povas esti trovita en apuda Nepalo. La kvarkorna antilopo estas minacata per la perdo de sia natura habitato pro la agrikultura etendo. Krome, la malkutima kranio kaj la kornoj de la kvarkorna antilopo estis populara celo por trofeĉasistoj. La kvarkorna antilopo estas klasita kiel Vundebla fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUKN).