Kvarobla telegrafo

La Kvarobla telegrafo, en angla Quadruplex telegraph, estas tipo de elektra telegrafo kiu ebligas transsendi totalon de kvar apartaj signaloj kaj ricevi sur unusolan kablon samtempe (po du signalojn en ĉiu direkto). La kvarobla telegrafo tiel plibonigis formon de multiplexer.

Porpatenta desegno de la Quadruplex de Edison.

La teknologio estis inventita de usona inventisto Thomas Edison, kiu vendis la rajtojn al Western Union en 1874 por la kvanto de 10,000 usonaj dolaroj.

La problemo sendi du signalojn samtempe en malaj direktoj sur la sama kablo estis jam solvita fare de Julius Wilhelm Gintl kaj plibonigita por komerca eblo fare de J. B. Stearns; Edison aldonis la kapablon duobligi la nombron en ĉiu direkto.

La metodo kombinis diplex (multobligo de du signaloj en la sama direkto), kiun Edison estis jam inventinta, pere de Stearns Duplex (samtempa du-direkta komunikado. Ambaŭokaze, oni uzas saĝan komutilon.