Kvartalo Veziro Akbar Ĥano

Veziro Akbar Ĥano (paŝtoe وزیر اکبر خان, en angla transskribo Wazir Akbar Khan) estas kvartalo en la norda parto de Kabulo, la ĉefurbo de Afganio. Ĝi estas unu el la plej riĉaj partoj en Kabulo. Multaj eksterlandaj ambasadejoj troviĝas tie, interalie la usona kaj kanada. Ankaŭ la Internacia Flughaveno Kabulo lokiĝas en la kvartala teritorio.

panoramo de la kvartala centro

Ĝi estas vivloko por multaj eksterlandaj laboristoj. Ĉe la stratoj viciĝas okcidentecaj, du-etaĝa domoj kiuj datiĝas el la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Kiel multaj aliaj partoj de Kabulo, la nacia armeo provizas sekurecon por la areo. La plejparto el la naciaj registaraj institucioj de Afganio lokiĝas en la areo, inkluzive de la Prezidanta Palaco, la sidejo de la Internacia Sekurec-Asista Forto (ISAF) kaj la germana-afgana mezlernejo Amani (paŝtoe لیسه عالی امانی, germane Amani–Oberrealschule).

Terminologio redakti

La kvartalo estas nomita laŭ emiro Akbar Ĥano (1816–1845), reganto de Afganio inter majo 1842 kaj 1845.

En populara kulturo redakti

La frua parto de la romano La kajtanto de Ĥaled Hoseini (Khaled Hosseini) okazas en la kvartalo.