Kvazaŭsklavigo pro ŝuldoj

promeso de homo de sia laboro aŭ servoj kiel sekureco por repago por ŝuldo aŭ alia devo

Kvazaŭsklavigo pro ŝuldoj estas formo de sklaveco, kiu ekzistis en multaj kulturoj. Ĝenerale, tiaj laboristoj estas pli bone traktataj ol simplaj sklavoj, ĉar ili apartenas al sama popolo. En la Biblio, ekzemple, estas leĝoj de Moseo pri sklaveco pro ŝuldoj, laŭ kiuj homo devis servi sian ŝuldanton dum sep jaroj, aŭ doni infanojn ĝis ili esti 12-jaraĝaj. En Romo, alie, sklavo pro ŝuldo povis fari kontrakton kun protektaj klaŭzoj.

Hodiaŭe laboristoj estas kvazaŭsklavigitaj pro ŝuldoj (inside kaj false aranĝitaj intence de la mastroj) ĉefe en Brazilo kaj Nepalo (kie ŝuldoj povas estis "elaĉetitaj" de aliaj bienistoj, kiuj tiel fakte "aĉetas" la laboristojn).

Brazilo redakti

En Brazilo kvazaŭsklavigo pro ŝuldoj ne estas la plej ofta formo de kvazaŭsklavigo, ĉar hejma preskaŭsklavigo estas multe plej ofta.

Historie, la moderna kvazaŭsklavigo pro ŝuldoj komenciĝis en Brazilo en la fino de la 19-a jarcento, kiam finiĝis la plena sklavigo de nigruloj en 1888, kaj eĉ antaŭe ĉirkaŭ 1850, kiam kelkaj bienistoj vidis tion pli malmultkosta ol afrika sklaveco. Tiun movadon komencis la senatano Nicolau Pereira de Campos Vergueiro. Tiam brazilaj bienistoj kontraktis germanojn, italojn kaj japanojn en iliaj landoj (ĝenerale kun apogo de lokaj registaroj), kaj ili devis akcepti pagi "ŝuldojn" en brazilaj bienoj. Tiuj originaj "ŝuldoj" estis, ĝenerale, rilate al la vojaĝbileto kaj al impostoj de devenlandoj. Poste ili devis pagi manĝadon kaj pruntojn al terposedanto. Miloj da kvazaŭsklavoj venis al Brazilo ĉefe el Germanio, Italio kaj Japanio ĝis la Dua mondmilito.

Prefero al germanoj kaj italoj devenis krom facileco akiri ilin (ĉar Germanio kaj Italio estis ankoraŭ tre novaj landoj), ankaŭ de la deziro "plibonigi" la rason de brazila laboristaro, kiel ni povas legi en Esperanto en verko Kanaano de GRAÇA ARANHA. Tiun proceson oni nomas "ekblankuligo". Do ankaŭ venis multaj virinoj, kiuj servis kiel kromedzinoj kaj prostituitinoj. En tiu tempo estas ofte riĉaj familioj, kiuj akiris germaninojn kiel umikinojn al fraŭlaj filoj, kiel oni povas legi en "Amor Verbo Intransitivo", verko de Mario de Andrade.

Germanoj ankaŭ estis plibonaj kvazaŭsklavoj ĉar ili, ĝenerale, estis protestantaj kaj rigardas la pagon de ŝuldoj kiel religia devo. Italoj kaj Japanoj, ofte estas kleraj homoj, komunistoj kaj, ĉefe anarĥistoj kiu ofte rifuzis la justecon al debetoj kaj fuĝis el bienoj.

Ĉi tiu speco de kvazaŭsklaveco estis laŭleĝa ĝis 1964, hodiaŭe estas kontraŭleĝa, sed estas malseveraj punoj al terposedantoj, nur monpago.

De 2003 ĝis 2005 Brazilo liberigis preskaŭ 13 mil sklavojn el 647 bienoj.

Vidu ankaŭ redakti