Kvintalo (markata kiel q) estas imperia mezurunuo de maso. Pasintece, rendimentoj de terkultivado estis kutime esprimitaj per kvintaloj.

Unu metra kvintalo egalas al 100 kg, tio estas dekono da tuno. (1q = 100kg)

La angla kvintalo egalas al 100 funtoj, tio estas ĉirkaŭ 46,5 kg.