Kvintfala sekvenco

Kvintfala sekvenco estas laŭ muzikteorio harmoni progresio, kies bazotonoj paŝas malsupren laŭ kvintopaŝoj (resp. supriĝas en la komplementajn intervalojn de la kvarto). Ĝi fariĝas aŭdebla, kiam okazas almenaŭ kvar kvintfaloj sinsekve, kaj havas kutime (partan) funkcion de kadenco.

Strukturo redakti

La kvintfala sekvenco koncernas la sinsekvon de la harmonioj ĉenitaj unu kun la alia. Ofte, sed ne senescepte, la strukturo de kvintfala sekvenco trovigas en la basvoĉo.

Ekzemplo por kvintfala sekvenco kun toniko a-minora redakti

 
  Sonspecimeno de kvintfala sekvenco a-minora

En ĉi tiu ekzemplo ĉiu tono de la gamo estas unufoje akorda bazotono.

Ekzemplo por kvintfala sekvenco kun toniko C-maĵora redakti

 
  Sonspecimeno de kvintfala sekvenco C-maĵora

Ĉi tiu ekzemplo havas dek kvar paŝojn, ĉar ĝi transpasas la oktospacon dufoje. Ĉi tie la diminuita kvinto troviĝas inter la 2-a kaj 4-a baspaŝo.

La kadenco 2-5-1 kaj kun septa pliampleksigo redakti

La finturno de la kvintfala sekvenco konvenas al la kadenco 2-5-1, kiu ekde J.S. Bach ĝis nuntempa ĵazo estas vaste uzata. Aparte ofte la akordoj de kvintfala sekvenco konsistas el kvar tonoj, enhavas do (plejofte gam-apartenan) septon.  
  Sonspecimeno de kvintfala sekvenco C-maĵora kun septa pliampleksigo

Aplikoj redakti

Kvintfalajn sekvencojn oni renkontas en la muzikliteraturo ekde pli ol 300 jaroj. Kiel aparte sukcesa rimedo por modulado aŭ por trapaŝado de certa tonalo oni retrovas ĝin en ĉiuj tempoj kaj epokoj. Ilin klare temigis la instruisto de Franz Schubert, Simon Sechter (1788- 1867). Pro tio oni diras ankaŭ "Sechter-sekvenco".

Aparte ofte ili estas aŭdeblaj la en muziko el la 17-a kaj 18-a jarcentoj, en baroko kaj vienklasika muziko. Aparte barokaj komponistoj faris preskaŭ ĉiujn moduladojn per kvintfalaj sekvencoj. Modulado-ekzemploj troviĝas en preskaŭ ĉiuj verkoj de Johann Sebastian Bach. La karakteriza baso restas konservita nur je la bazopoziciaj sekvencformoj.

Kvintfalaj sekvencoj estas stampa elemento ankaŭ en ĵazharmoniaro kaj estas troveblaj en multaj ĵazaj normkantoj, ekzemple je "Autumn Leaves" aŭ "Fly me to the moon" same kiel en rokmuziko kaj popularmuziko, ekzemple en "Still Got The Blues" de Gary Moore kaj "I Will Survive" de Gloria Gaynor (la akordvico por la du d - G - Cj7 - Fj7 - b♭5 - E 7 - a), aŭ je Santana en "Europa" (f - B♭ - E♭j7 - A♭j7 ...). Taizé-kantoj kun kvintfalaj sekvencoj estas "Nada te turbe" kaj "Miserere domini". jen nur malgranda eltondaĵo el kantoj ĉiuĝenraj ekde la baroko. En la ĵaza normkanto "Fly me to the moon" troviĝas kvintfala sekvenco kun septakordoj, ĉi tie en la tonalo a-minoro, tuj je la komenco. (Komparu la unuan notekzemplo kun akordsimboloj).

Vidu ankŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti