Kvitøya (en Esperanto estus: "Blanka Insulo") estas insulo en la insularo Svalbardo de la Arkta Oceano, kun areo de 682 km². Ĝi situantas je 80° 09′ 05″ N 32° 35′ 37″ O / 80.15139 °N, 32.59361 °O / 80.15139; 32.59361 (mapo), kio faras ĝin la plej orienta parto de Norvegio. La plej proksima posedaĵo de Rusio en Arkto, nome Insulo Viktorio, kuŝas nur je 62 km oriente de Kvitøya.

Kvitøya estis malkovrita de nederlandano Cornelis Giles en 1707, kaj ĝi aperis laŭ la nomo 'Giles Land' sur mapoj en diversaj formoj, grandoj kaj situacioj tra jarcentoj. La nuna nomo estis farita de la balenkaptisto Johan Kjeldsen el Tromsø en 1876.

Eksteraj ligiloj redakti