Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

L'Île Atlantique ("La atlantika insulo") estas romano de la franca verkisto Tony Duvert, aperinta en 1979 ĉe la eldonejo Minuit.[1] En 2003, Gérard Mordillat reĝisoris adapton sub la formo de telefilmo por la televidkanalo Arte, kiu estis premiere elsendita en 2005, koincide kun la reeldono de la verko.[2]

La atlantika insulo
Origine L'Île Atlantique
La atlantika insulo
televida filmo • filmo
Aŭtoroj
Aŭtoro Tony Duvert
Lingvoj
Lingvo franca
Eldonado
Eldondato 1979
Loko Parizo
Eldoninto Minuit
Trajtoj
Paĝoj 328
ISBN 2.7073.0250.3
Ĝenro filma dramo
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la bretona fikcia insulo Saint-Rémy, kiu funkcias kiel geografia metaforo, grupo de infanoj aĝaj inter 7 kaj 14 jaroj, devenantaj de tre malsimilaj socikulturaj tavoloj, ekde la filo de kamparano aŭ de laboristo ĝis la filo de etburĝo, vivas kaŝe aŭtonoman ekzistadon. Dum noktas, kiam ĉiuj kredas ilin endormaj, ili fuĝas elhejme por eniri kaj priŝteli domojn, vilaojn kaj proprietaĵojn. Ili ŝtelas kiel ludo, defio kaj amuziĝo; la predo gravas al ili malpli ol la ekscito provokita pro la ŝtelado.

Dum unu el tiaj noktaj eliroj, virino mortas pro koratako kaj alia estas murdita de sia edzo, kiu kaptas la okazon. La polico komencas esplori kaj komisaro prizorgas la enketon, kiu iĝas kaptilo. Laŭmezure kiel tiriĝas la tagoj, la familiaj sekretoj senvualiĝas kaj la infanoj, per siaj ludoj, ŝajnas tre senkulpaj antaŭ la mondo de la plenkreskuloj, kiu rivelas ties tutan fiecon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj redakti

  1. Guillebaud, Jean-Claude. La Tyrannie du plaisir. Parizo: Seuil, 1998. ISBN 2-02-028949-0.
  2. Sebhan, Gilles. Tony Duvert: L'enfant silencieux. Parizo: Denoël, 2010, pp. 102, 103. ISBN 2-207-10123-1.