László Békeffi [lAslO bEkefi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Békeffi László estis hungara komikisto, kabareda aktoro, verkisto pri skeĉoj. Lia patro estis Antal Békefi (verkisto), lia nevo estis István Békeffi.

László Békeffi
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1891 (1891-01-04)
en Szeged
Morto 21-an de januaro 1962 (1962-01-21) (71-jaraĝa)
en Zuriko
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Antal Békefi vd
Edz(in)o Magda Jankovich vd
Profesio
Okupo aktoroscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László Békeffi [1] naskiĝis la 4-an de januaro 1891 en Szeged. Li mortis la 21-an de januaro 1962 en Zuriko.

Biografio redakti

László Békeffi devenis el juda familio. Li frekventis aktoran lernejon, tamen li komencis kontribui en gazetoj. Li debutis kiel komikisto en 1912, poste li estis ano de diversaj teatretoj. En 1924 li estis unu el la fondintoj de komika teatreto, sed en la sekva jaro li prezentis sin denove en aliaj similaj teatretoj. Inter 1927 kaj 1929 li daŭris la roladojn en Vieno, poste denove en Budapeŝto. En 1937 li havis rolon en kineja filmo. En 1941 la politiko malpermesis liajn roladojn. Post 2 jaroj li estis deportita komence enlande, poste al Dachau. Depost la 2-a mondmilito li ne hejmenvenis, sed li vivis laŭvice en Britio, Usono, Svislando.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az esernyő és egyéb színpadi tréfák (1921) - skeĉoj
  • A bécsi menyasszony (1931)
  • Konferanszainak gyűjteménye (1939) - kolektaĵo pri komikaĵoj
  • Szegény Hannibál és a többiek (1941)
  • A száműzött Pódium (1955)

Fontoj redakti