László Batthyány-Strattmann

Beatulo, duko László BATTHYÁNY-STRATTMANN [lAslO batjAni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Batthyány-Strattmann László (pli longe Batthyány-Strattmann László Antal János Lajos[1]; naskiĝis la 28-an de oktobro 1870 en Dunakiliti, mortis la 22-an de januaro 1931 en Vieno) estis hungara kuracisto, kirurgo, membro de Hungara Scienca Akademio. Li estis nomata "kuracisto de la malriĉuloj".

Sankta
László Batthyány-Strattmann
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1870 (1870-10-28)
en Vieno
Morto 22-an de januaro 1931 (1931-01-22) (60-jaraĝa)
en Vieno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per urinvezika kancero vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco AŭstrioHungario vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Familio
Patro József Batthyány vd
Infanoj Margit Gräfin von Batthyány-Strattman von Német-Ujvár • Ivan Graf Batthyány von Nemét-Ujvár • Count Ferenc Batthyány vd
Profesio
Okupo okulkuracisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
Beatulo
Honorata en Katolika eklezio
Beatigo 2003
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

László Batthyány-Strattmann frekventis universitaton en Vieno inter 1896-1900 por esti kuracisto. Dum la lernado li edziĝis baldaŭe havanta 12 gefilojn (krome li havis ankaŭ filinon el nelegala rilato). Li fondis privatan malsanulejon en Köpcsény (nuntempa Kittsee en Aŭstrio). En 1915 li heredis kastelon en Körmend, kie li fondis ankaŭ tie malsanulejon, kie li kuracadis la malriĉulojn senpage. Post akuta malsano li mortis en Vieno, sed li estis entombigita en Güssing, kie estas la familia kripto.

En 1944 komenciĝis beatiga ceremonio pri Batthyány-Strattmann, kiun la milito forviŝis. En 2003 li iĝis oficiale beatulo.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti