László BIELEK [lAslO bjelek], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Bielek László István estis hungara pastro, monaĥo, instruisto.

László Bielek [1] naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1744 en Hungara reĝlando en Kiszucaújhely (nuntempa Kysucké Nové Mesto en Slovakio), li mortis la 14-an de novembro 1807 en Kőszeg.

Biografio redakti

László Bielek aliĝis al la piaristoj en 1764, li pastriĝis en 1773. Li instruis en diversaj gimnazioj de Hungara reĝlando, tiutempe li doktoriĝis. Post jaroj li estis pastro kaj lernejestro en Debrecen, Kalocsa kaj Nagykároly, poste viclernejestro en diversaj urboj. Li verkis ĉefe epigramojn kaj eventuale ekleziajn paroladojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Epigrammatum libri III. (1789)
  • Szent István magyar király igaz romai katholikus (1795)
  • Oktató és imádságos könyvecske (1805)

Fontoj redakti