László Buday (statistikisto)

László Buday [lAslO budai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Buday László estis hungara statistikisto, profesoro, ĵurnalisto, membro (korespondanta en 1915) de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estis Kálmán Buday.

László Buday
Persona informo
Naskonomo Buday László Ferenc Simon
Naskiĝo 27-an de oktobro 1873 (1873-10-27)
en Pécs
Morto 7-an de marto 1925 (1925-03-07) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj francahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great • Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)oj Kálmán BudayDezső Buday (instruisto)
Okupo
Okupo statistikisto • universitata instruisto
vdr

László Buday [1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1873 en Pécs. Li mortis la 7-an de marto 1925 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Buday faris abiturienton en sia naskiĝurbo en 1891. Tiutempe li interesiĝis pri la literaturo, en 1894 aperis lia poemaro, en la sekva jaro romano. Li frekventis universitaton en Budapeŝto, sed dume li verkis artikolojn en gazetoj. En 1896 li eklaboris en la tutlanda statistika oficejo. En la sekva jaro li doktoriĝis. En 1900 kaj 1910 li multe laboris en censoj de Hungara reĝlando, eĉ li partoprenis en la postmilita censo en 1920 spite la malfacilajn cirkonstancojn. En 1914 li estis elektita direktoro de la oficejo. En 1920 li ekinstruis en teknikuniversitato en Budapeŝto, eĉ li estis katedrestro. En 1922 li fondis societon de hungaraj statistikistoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Ipartestületi statisztika (1898)
  • Adatok a munkahiányról (1903)
  • A statisztika nemzetközi művelése (1912)
  • Iskoláink statisztikája (Statistiko de niaj lernejoj), (1913)
  • A megcsonkított Magyarország[rompita ligilo] (1921) - ĉefverko ankaŭ angle kaj france
  • A magyar városok helyzete (1921)
  • Agrárstatisztika (Agrara statistiko), (1922)
  • Szétszórt magyarság (Disigita hungareco), (1924)
  • Buday László hátramaradt írásai[rompita ligilo] (Postrestintaj publikaĵoj de László Buday), (1935)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti