László Budinszky

László Budinszky [lAslO budinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Budinszky László estis hungara politikisto, ministro, militkrimulo.

László Budinszky [1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1895 en Budapeŝto. Li mortis la 9-an de marto 1946 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Budinszky frekventis gimnazion, poste li batalis en la 1-a mondmilito, kie li ricevis ordenon. Post la milito li plulernis en teknikuniversitato kaj komercista akademio. Li aliĝis al la Sagokruca Partio en 1938. Dum la 2-a mondmilito li estis parlamenta deputito. En 1944 li iĝis ministro pri justico. Li estis kondamnita je morto fare de la tribunalo en 1946.

Fontoj redakti