László Csernák [lAslO ĉernAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csernák László estis hungara instruisto, kuracisto, matematikisto, bibliotekisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Chernák, Chernac.

L. Csernák

László Csernák [1] naskiĝis la 1-an de septembro 1740 en Pápa. Li mortis la 5-an de majo 1816 en Nederlando en Deventer.

Biografio redakti

László Csernák lernis inter 1755 kaj 1759 en kalvinana kolegio de Debrecen, kie li multe lernis de István Hatvani (kuracisto). Post siaj studoj li restis en la kolegio kiel instruisto, foje bibliotekisto. Helpe de stipendio li plulernis en Zuriko en 1766, en la sekva jaro en Vieno, en 1768 en Bazelo kaj Torino, poste en Utrecht, en 1773 en Groningen, kie li akiris kuracistan diplomon. En 1775 li ekinstruis en liceo de Deventer. Li estis liceestro post 4 jaroj. En 1782 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Dissertatio physica de theoria electricitatis Franklini (1771)
  • De libertate philosophandi in licentiam non vertenda (1776)
  • De cognitione in meris vocibus consistente, rerum vacua (1780)
  • Cribrum arithmeticum (1811, 1817) - ĉefverko pri tabelo de primoj ĝis 1 miliono; mem Carl Friedrich Gauss taksis la tabelon altvalora

Fontoj redakti