László Csizsik-Csatáry

László Csatáry, ĝuste László Csizsik-Csatáry (naskiĝis la 4-an de marto 1915 en Mány, mortis la 10-an de aŭgusto 2013 en Budapeŝto) - hungara civitano kaj nazia militkrimulo, kondamnita spite foresto en 1949 fare de ĵugotribunalo de Ĉeĥoslovakio. En 2012, lia nomo estis aldonita al la listo de plej serĉataj naziismaj militkrimuloj de la centro de Simon Wiesenthal.[1]

László Csizsik-Csatáry
Persona informo
Naskonomo Csatári László Lajos
Naskiĝo 5-an de marto 1915 (1915-03-05)
en Mány
Morto 10-an de aŭgusto 2013 (2013-08-10) (98-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioKanado
Okupo
Okupo policisto
vdr

Militkrimoj redakti

En 1944 estis ĉefo de Reĝa Hungara Ĝendarmaro en juda geto en Koŝice, estanta sub la hungara okupado. Printeme de la sama jaro li helpis organizi deportadon al Aŭŝvico de 15,7 mil judoj. Post la dua mondmilito forveturis al Kanado. En 1997 li perdis kanadan civitanecon. Memstare forlasis la landon kaj ekloĝis en Hungario. La 15-an de julio 2012 direktoro de Wiesenthal-Centro Efraim Zuroff konfirmis, ke estis retrovita en Budapeŝto. Tri tagojn poste hungara prokuroro informis pri lia aresto.

Morto redakti

Csatáry mortis pro pneŭmonito en malsanulejo de Budapeŝto en la aĝo de 98 jaroj. Pri la morto informis lia advokato adwokat Gabor Horvath.

Bibliografio redakti

  • Martin Childs: Laszlo Csatáry: Nazi war-crimes suspect, tracked down after 60 years of obscurity (ang.). independent.co.uk

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti