László Fényes

hungara ĵurnalisto, politikisto

FÉNYES László(fe:njeŝ) estis hungara ĵurnalisto naskita en Éradony la 10-an de aŭgusto 1871 kaj mortinta en Novjorko la 30-an de januaro 1944.

László Fényes
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1871 (1871-08-10)
en Adoni
Morto 30-an de januaro 1944 (1944-01-30) (72-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Parencoj Szabolcs Fényes
Elek Fényes
Csilla von Boeselager
Ildikó Fényes
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

Kariero redakti

László Fényes volis fariĝi apotekisto, poste inĝeniero, sed ĉesis siajn universitatajn studojn kaj de 1894 li iĝis ĵurnalisto. De 1910 li estis kunlaboranto de gazeto Az Est, de 1917 li estis deputito de Nyíregyháza. Li estis eksterpatria, sed li staris proksime al la burĝaj radikaluloj kaj al la partio de Károlyi. En oktobro de 1918 li estis ano de la Nemzeti Tanács (Nacia Konsilantaro) kaj estis registarkomisaro de la nacigardistaro. Je la fino de la jaro 1919 li protestis en malferma letero kontraŭ la blanka teroro, tial oni akuzis lin false pro partopreno je murdado de István Tisza. En 1921 je manko de pruvoj oni absolvis lin. Poste li estis kunlaboranto de Népszava, sed en 1926 li devis elmigri kaj li iĝis kunlaboranto de la gazeto Arbeiter Zeitung en Vieno. En 1934 li loksidiĝis en Bratislavo, poste en 1938 li rifuĝis en Francion, pli poste en 1940 Usonon.

Verkoj redakti

  • Igazolás a Magyar Ipar és Kereskedelmi Bank sajtóperében (Bp., 1904);
  • Jókai Mór utolsó évei (Bp., 1904);
  • Egy vöröskeresztes ember naplója a Balkán-háború idejéből (Bp., 1913).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon