FELEKI László estis hungara verkisto, ĵurnalisto naskita en Satmaro la 9-an de januaro 1909 kaj mortinta en Budapeŝto la 7-an de julio 1989.

László Feleki
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1909 (1909-01-09)
en Satu Mare
Morto 7-an de julio 1989 (1989-07-07) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

László Feleki abiturientiĝis en Budapeŝto (1928), li estis interna kunlaboranto de Nemzeti Sport jam kiel lernanto (1927). Dum la dua mondmilito li estis soldato, de 1944 militkaptito. Reveninte en 1945 li estis ĵurnalisto de la Népsport, ties ĉefredaktoro (1949-54). Li priskribis la historion de la helsinkia olimpio (Tizenhat nap, Bp., 1953) (Dekses tagoj). Lia populara sportlibro istis titolita Kilencven perc (Naŭdek minutoj) (1954). De 1954 li estis ĉefkunlaboranto de la Ludas Matyi ĝis sia pensiuliĝo (1968). Li estis konstanta artikulisto de pluraj gazetoj (Új Tükör, Élet és Irodalom). Li verkis kvarvoluman libron pri vivo de Napoleon (1976) kaj de tiu postepoko (1979).

Verkoj redakti

  • WM-rendszer (faklibro pripiedpilko, Bp., 1941);
  • Kő kövön (r., Bp., 1947);
  • A sakál hálája (satirika fabellibro, Bp., 1957);
  • A világ közepe (humuraĵoj, Bp., 1957);
  • Homo sapiens (humuraĵoj, Bp., 1963);
  • Isten veled, atomkor! (satirika r., Bp., 1965);
  • Mindenféle-Híres emberek (aforizmoj kaj biografioj, Bp., 1966);
  • Emberi lélek (romaneto, Bp., 1967);
  • Ki mondta, hogy ezek versek? (poemoj, Bp., 1970);
  • Lobogóm, Homérosz! ([pemoj, Bp., 1978);
  • Selgas (romano, Bp., 1980).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon