László Gyémánt

László Gyémánt [lAslO djEmAnt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyémánt László estas hungara pentristo, grafikisto.

László Gyémánt [1] naskiĝis la 26-an de julio 1935 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Gyémánt frekventis artan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste inter 1957 kaj 1963 Hungaran Belartan Altlernejon. Li lernis ĉefe de Gyula Hincz. Komence li pentris superrealismajn pentraĵojn, ekde 1964 li konstante partoprenis en ekspozicioj. Okazis en 1968, ke lia ekspozicio estis malpermesita. Post 2 jaroj li ne hejmenvojaĝis el Okcidenta Germanio, tial li estis kondamnita dum foresto je prizono pli ol 2 jarojn. Ekde 1973 li vivis en Vieno, kie li establis privatan lernejon pri pentristoj. En 1982 li hejmenvenis, en 1987 li fondis skolon pri pentrado en Óbuda. En 1989 li vizitis Usonon. Tiutempe li pentris portretojn, ekzemple pri Amerigo Tot, Győző Határ, Ferenc Kállai, Jiří Menzel, Imre Kertész, György Faludy, Iván Markó, Irén Psota, Enikő Eszenyi, István Szabó (filmreĝisoro). Li okupiĝas ankaŭ pri fotado, krome li kreas akvafortojn. Li ricevis premion Kossuth en 2015, pli frue 4 premiojn.

Liaj individuaj ekspozicioj redakti

  • 1965, 1967, 1968, 1980, 1981, 1983–1986, 1991-1994, 1997, 1998 Budapeŝto
  • 1970 Győr
  • 1971-1973 Londono
  • 1973-1974, 1978, 1986 Vieno
  • 1982, 1988 Pécs
  • 2012 Kecskemét

Liaj grupaj ekspozicioj (elekto) redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti