László Gyarmati [lAslO djarmati], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyarmati László estis hungara farmaciisto, toksikologo, altlerneja instruisto, oficiro. Lia origina familia nomo estis Grosz [gros].

László Gyarmati
Persona informo
Naskonomo Grosz László
Naskiĝo 18-an de aprilo 1921 (1921-04-18)
en Balassagyarmat
Morto 1-an de septembro 1980 (1980-09-01) (59-jaraĝa)
en Madrido
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo apotekisto • toksologo
vdr

László Gyarmati[1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1921 en Balassagyarmat, li mortis la 1-an de septembro 1980 en Madrido.

Biografio redakti

László Gyarmati devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1939. Li estis trudlaboristo inter 1942-1944, en la lasta periodo en nazia Germanio. Li akiris farmacian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1949. Post la diplomo li havis laŭvice postenojn en Budapeŝta Medicina Universitato kaj medikamenta esplora instituto, fine inter 1952-1971 en armea laboratorio en rango ĉef-leŭtenanto. Intertempe en 1957 li akiris kemiistan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto, medicinan diplomon en Budapeŝta Medicina Universitato en 1960, fine kemiinĝenieran diplomon en 1967 en la Teknikuniversitato. Li kandidatiĝis en 1970. Inter 1971 kaj 1980 li instruis en la medicina universitato. Li okupiĝis pri la toksikologio. Li edziĝis en 1946, lia edzino naskis 2 gefilojn.

Elektitaj libroj (kun aliaj) redakti

  • A gyakorlati toxikológia alapjai (1963)
  • Egészségügyi alakulatok tankönyve (1966)
  • Klinikai toxikológia (1969)
  • Gyógyszerkészítéstani gyakorlatok I. (1974)
  • Aeroszolok gyógyszertechnológiája (1979)

Elektitaj artikoloj redakti

  • Kísérletes vizsgálatok a testfelületre került hólyaghúzó vegyi harcianyagok mentesítésére. Többekkel. (Katonaorvosi Szemle, 1955)
  • Műanyagok és lágyítószereik kémiája. Dávid Gáborral, Kenéz Istvánnal. – Általános mérgező hatású vegyi harcianyagokról. Dávid Gáborral, Kenéz Istvánnal. (Honvédorvos, 1958)
  • Kolineszteráz-bénító alkilfoszfátok toxikológiai analízise. Egy. doktori értek. (Bp., 1960)
  • A Halidor-fumarát kúpokból való felszabadulásának vizsgálata. Többekkel. (Acta Pharmaceutica, 1972)
  • A gyógyszertechnológia és a biofarmácia kémiai ellenőrző módszerei. (Bp., 1982).

Fontoj redakti

Referencoj redakti