László Hegedűs
László Hegedűs [lAslO hegedUŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegedűs László estis hungara pastro kalvinana, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1860). László Hegedűs [1] naskiĝis la 13-an de novembro 1814 en Sárospatak. Li mortis la 28-an de februaro 1884 en Budapeŝto.
László Hegedűs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de novembro 1814 en Sárospatak |
Morto | 28-an de februaro 1884 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto • kalvinana pastro |
Biografio redakti
László Hegedűs frekventis altlernejon en sia naskiĝurbo. Li ekinstruis en 1838, sed post monatoj li plulernis en Berlino. En la sekva jaro li pastriĝis. En Sárospatak li konatiĝis kun János Erdélyi, ili kune laboris por efika instrua sistemo. Inter 1875-1878 li estis deputito parlamenta, kie li okupiĝis pri la instruado.