László Hegedűs (pentristo)
László HEGEDŰS [lAslO hegedUŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegedűs László estis hungara pentristo, altlerneja instruisto.
László Hegedűs | |
---|---|
László Hegedűs | |
Persona informo | |
Naskonomo | Hegedűs László |
Naskiĝo | 3-an de januaro 1870 en Szentes |
Morto | 7-an de julio 1911 (41-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • lektoro |
László Hegedűs [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1870 en Szentes, li mortis la 7-an de julio 1911 en Budapeŝto.
Biografio redakti
László Hegedűs studis pentradon en Munkeno de Simon Hollósy en 1890. Lia pentraĵo en 1893 ricevis premion, la sumon li uzis al studvojaĝo al Vieno kaj Parizo, poste li lernis en majstrolernejo de Gyula Benczúr. En 1899 li vojaĝis al Hispanio, en 1904 al Romo. Inter 1903 kaj 1911 li instruis en Belarta Altlernejo. Li ilustris poemojn de Sándor Petőfi. En la lastaj jaroj en sia naskiĝubo li okupiĝis ankaŭ pri ceramikoj. Li ricevis premion 1904, oran medalon en Milano en la sekva jaro.
Elektitaj ekspozicioj redakti
- Arthalo Budapeŝto (1894, debuta)
- Arthalo Budapeŝto (1912, postmorta)
Elektitaj disĉiploj redakti
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Liliomos Magdolna, Káin és Ábel (ambaŭ premiitaj en 1895)
- Vérszerződés, Budavár bevétele (1895)
- Vérszerzõdés, Árpád pajzsra emelése (1896)
- hungara bankbileto (1901, premiita)
- Krisztus siratása (1904, premiita)
- Levélírás közben (1910)
- Lámpa mellett
- Szenvedők (premiita de reĝo)
- Krisztus a keresztfán
- Pusztaszeri vérszerződés
- Enyelgés
- Parasztudvar
Elektitaj altaraj bildoj redakti
- Szent István, Patrona Hungariae (en hungara preĝejo en Novjorko
- Jézus és a samariai asszony (en Luterana preĝejo (Szentes))
Memorigiloj redakti
- strato en Szentes (1932)
Fontoj redakti
-
Káin és Ábel
-
hungara bankbileto