László Lukács (politikisto)

LUKÁCS László [luka’ĉ la’slo] estis politikisto, hungara ĉefministro en 191213 naskita la 24-an de novembro 1850 en Zalatna (nun Zlatna, Rumanio] kaj mortinta la 23-an de februaro 1932 en Budapeŝto.

László Lukács
Persona informo
Lukács László
Naskiĝo 24-an de novembro 1850 (1850-11-24)
en Zlatna
Morto 23-an de februaro 1932 (1932-02-23) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Liberal Party vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikistodiplomato • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

László Lukács pristudis juron en la Universitato de Kolozsvár. Li estis instruisto inter 1874 kaj 1876 en la Jurakademio de Győr. Li transprenis en 1877 la gvidon de la familiaj kuprominejoj. Li iĝis parlamentano en 1878 per liberala politiko. Li laboris ekde 1887 kiel finanaca fakulo en la financa ministerio. Li laboris ekde 1888 kiel ministra konsiliisto, ekde 1893 kiel financa ŝtatsekretario, inter 1895 kaj 1905 kiel financa ministro. Li retiriĝis de la politiko dum regado de la opozicia koalicio. Ekde la 17-a de januaro 1910, li agadis denove kiel financa ministro en la registaro de Khuen-Héderváry. Ekde la 22-a de aprilo 1912, li estis ĉefministro kaj ministrio pri internaj aferoj. La perforta detruo de manifesto la 23-an de majo 1912 (sangoruĝa ĵaŭdo) kaj perforta balotigo de la defendfaj leĝoj malpopularigis lin. En majo de 1912, la sendependeca reprezentanto Zoltán Désy [zoltan deŝi], akuzis lin je koruptado. La akuzo pruviĝis justa, ĉar Lukács en 1910 – kiel financa ministro – transigis 4,5 milionojn da krono (el la Hungara Banko) al la Nacia Laborpartio, por la elektoj. Li abdikis la 10-an de junio 1913, sed restis gvidanto de la Laborpartio ĝis 1918. Li estis inter 1921 kaj 1924 membro de la Finanac Konsilio, ekde 1927 membro de la Supra Ĉambro.

Fonto redakti