László MÁRKUS [lAslO mArkuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márkus László estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia edukpatro estis Gedeon Fráter.

László Márkus
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1927 (1927-06-10)
en Budapeŝto
Morto 30-an de decembro 1985 (1985-12-30) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo leŭkemio
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patro Gedeon Fráter
Okupo
Okupo aktoro • televida aktoro
vdr

László Márkus naskiĝis la 10-an de junio 1927, Budapeŝto - mortis la 30-an de decembro 1985, Budapeŝto.

Memortabulo pri László Márkus

Biografio redakti

László Márkus devenis el juda familio. Li frekventis lernejojn en diversaj lokoj. Li komencis sian aktoran karieron jam en 1945. Inter 19471951 li frekventis Teatran kaj Filman Altlernejon en Budapeŝto, poste li tuj aliĝis al trupo de Teatro Csokonai. De 1957 ĝis sia morto li estis ano de Teatro Madách, dume lia voĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio. Li ricevis premion Kossuth en 1983, pli frue ankaŭ aliajn premiojn. Sur lia tomboŝtono estas legebla: aktorreĝo.

Roloj (elekto) redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti