László MÉCS [lAslO mEĉ], hungare Mécs László, Esperante Ladislao Mécs estis hungara poeto kaj ĵurnalisto.

László Mécs
Persona informo
Naskonomo Martoncsik József
Naskiĝo 17-an de januaro 1895 (1895-01-17)
en Kostoľany nad Hornádom
Morto 9-an de novembro 1978 (1978-11-09) (83-jaraĝa)
en Pannonhalma
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Skulptaĵo De László Mécs
Hungarlingva memortabulo de László Mécs

László Mécs naskiĝis (kiel Martoncsik József) la 17-an de januaro 1895 en Hernádszentistván [hernAdsentiŝtvAn], kiu nun estas Družstevná pri Hornáde, Slovakio. Li mortis la 9-an de novembro 1978 en Pannonhalma.

Biografio redakti

Li lernis en universitato en Budapeŝto nur unu jaron, poste li aliĝis al ordeno, kiel pastro. La unuaj poemoj aperis en 1915, la unua volumo en 1923. Li estis pastro, foje bibliotekisto. En 1935 li vojaĝis al Francio kaj Belgio, kie li renkontiĝis kun Paul Valéry. Post la 2-a mondmilito li vivis en Csorna kaj Pannonhalma. En 1953 la komunistoj kondamnis lin por prizono kaj li denove rajtis plenumi la pastrajn taskojn post 1956. Unusolan premion li ricevis en 1939.

Verkoj (selekto) redakti

  • Hajnali harangszó (Frumatena sonoro), poemo, 1923
  • Válogatott költeményei (Elektitaj poemoj), 1934
  • Összes versei (Ĉiuj poemoj), 1941
  • Mécs László válogatott költeményei (elektitaj poemoj de L. Mécs), 1953
  • Üzenet (Mesaĝo), poemaro

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio